Mardo, Aprilo 2, 2019 - 17:30

Georgi Mihalkov

Revuo “Bulgara Esperantisto” estas unu el la plej malnovaj Esperantaj revuoj en la mondo. Dum 100 jaroj la revuo aperis regule. Ĉi-jare ĝi festas 100-jaran jubileon.
Estas interese relegi la unuajn numerojn, enrigardi en ilian enhavon, provi kompreni la emocion kaj ĝojon de ĝiaj unuaj redaktoroj, de ĝiaj unuaj kunlaborantoj. Unu el la pioniroj de Bulgara Esperanto-movado Atanas D. Atanasov rememoras la tagojn, kiam oni iniciatis la aperigon de “Bulgara Esperantisto”.

Lundo, Aprilo 1, 2019 - 21:13

Peter Baláž,
E@I-kunordiganto


La firmao Mozilla nun instigas siajn uzantojn helpi al ĝi krei liberfontan sistemon, uzantan diversajn lingvojn, inkluzive de Esperanto. Por tio ili tamen bezonas helpon de ni – Esperantistoj. Via helpo estas do nun pli ol bonvena – kaj ankaŭ danke al ĝi povas jam baldaŭ aperi kvalita parolsintezilo, uzanta Esperanton!
Tiel ĉi priskribas la projekton rekte Mozilla: „La projekto Common Voice estas iniciato de Mozilla por helpi instrui al maŝinoj, kiel veraj homoj parolas.

Dimanĉo, Marto 31, 2019 - 18:55

Hori Jasuo
Ie pri io. Memoraĵaro. Tereza Kapista. Beograd: La aŭtoro, 2012. 160p. 20cm. Kolorilus.
ISBN: 9788691552701.
Prezo: € 13,50.

La titolo de tiu ĉi libro Ie pri io estas vere ne klara, kaj la enhavo estas vere “ie pri io”. Mi estas japano, kaj japanoj ĝenerale ŝatas ĉion en preciza ordo, tial “ie pri io” tre konfuzis min. En la antaŭparolo la aŭtoro skribas nur pri sia vojaĝo al Brazilo, kaj la unuaj 15 ĉapitroj temas pri Brazilo, do mi opiniis, ke tiu ĉi libro temos tute pri Brazilo, sed subite la temoj iras al Ĉinio kaj poste al Nov-Zelando. Tiamaniere la aŭtoro flugas ien kaj tien kun diversaj temoj, tamen mi povus dividi la eseojn en tri grupojn: Vojaĝo al Brazilo, vojaĝo al Burundo kaj eseoj pri la familio kaj
konatoj de la aŭtorino. Mi rekomendas, ke vi komencu la legadon per Uzi tempon saĝe (p. 144) por scii pri la aŭtoro kaj havi ĝeneralan bildon pri tiu ĉi libro.

Sabato, Marto 30, 2019 - 18:53

Fernando Maia Jr.
Olavi Lanu estas inter la plej rimarkindaj postmodernismaj artistoj de Finnlando. Aparte konata pro sia skulptarta stilo doni al materialoj kiel ligno, betono kaj kupro naturecajn surfacojn imitantajn efemerajn aspektojn de musko, sablo kaj ŝelo, liaj unikaj verkoj transiras la landartan skolon, kunigante naturon kaj urbon pere de arto.

Kanto [Trunkero] (1989) kaj Keko [Monteto] (1989). (Olavi Lanu/fi.wikipedia.org)

Vendredo, Marto 29, 2019 - 19:20

Leif Nordenstorm
La Grafino kaj ŝia fantasta vivo, La / Kreivitär ja hänen huikea elämänsä. Markku-Tapio
Sarastamo. Tradukis Raita Pyhälä. Hämeenlinna: La aŭtoro, 2006. 92p. 25cm. Ilus.
ISBN 9519839550. Prezo: € 24,00

Aperis fabele fantasta rakonto kun paralelaj tekstoj en la finna kaj en Esperanto. Pro tio la libro uzeblas por helpi al finnoj lerni Esperanton aŭ por helpi al esperantistoj – kiel mi – lerni la finnan.

Ĵaŭdo, Marto 28, 2019 - 18:50

Anna kaj Mati Pentus
Ne ekzistas verdaj steloj (60 mikronoveloj kun suplemento).
Liven Dek.
Novjorko: Mondial, 2012. 122p. 22cm. ISBN 9781595692351.
Prezo: € 12,00

La libron de Liven Dek Ne ekzistas verdaj steloj (60 mikronoveloj kun suplemento) oni povas tralegi rapidege. Jes, la noveloj vere estas tre mallongaj, multaj okupas nur etan parton de paĝo, la tiparo de la libro estas granda, inter tekstoj troviĝas paĝoj malplenaj aŭ kun bildetoj. Do, oni bezonas nur kelkajn horojn por la legado. Sed la malgranda kvanto da teksto donas ampleksan motivaron por pensi kaj priparoli kun aliaj legantoj aŭ nelegantoj de la libro.

Merkredo, Marto 27, 2019 - 18:56

Larissa Phileas

Oni ofte diras, ke ĉiuj Universalaj Kongresoj de Esperanto similas unu la alian, kaj ke ne indas partopreni pli ol unufoje. Parte tio ĝustas, ĉar la kongre­soj havas multajn, ripetatajn tradiciojn; temas ja pri la plej malnova Esperanta renkontiĝo. Tamen dependas multege de tio, en kiu lando la kongreso okazas, ĉar la lando influas la etoson ĉirkaŭ la kongreso: la veteron, la ĉirkaŭajn ne-kon­gresanojn, la tipajn manĝaĵojn kaj ti­on, kiuj esperantistoj partoprenas.

Mardo, Marto 26, 2019 - 19:05

Aleksandr Puŝkin,
traduko de Mikaelo Bronŝtejn


En inkandeska grunda ard’,
En ter’ avara de l’ dezerto.
Minace staras antiar’-
kiel vaĉant’ en Universo.

Ĝin iam naskis kun malben’
De l’ seka step’ natur’ severa,
Kaj estis plenaj je venen’
L’ radikoj kaj branĉaro verda.

Lundo, Marto 25, 2019 - 23:17

Ionel Oneţ
Leksikaj vagadoj. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière,
2012. 79p. 21cm. ISBN 2906134988.
Prezo: € 6,00

La nova libro de la produktiva (kaj produktema) André Cherpillod sekvas serion de libr(et)oj traktantaj elementojn de Esperanto. Ĉi-foje, kiel la aŭtoro mem konfesas, li sekvis nur siajn kapricojn kaj kolektis en sian menaĝerion amatajn ĉevaletojn kaj ne nur.

Paĝoj