|
Dimanĉo, Junio 23, 2019 - 17:47
Revuo Esperanto: La kongresa temo de la 104-a UK estas "Vivanta naturo, floranta kulturo". Ĉu vi povus kurte kundividi viajn pensojn pri la Temo. Olga Shiliaeva: Kiu ligo ekzistas inter naturo kaj kulturoj? Ĉu eblas kompreni kulturon de iu homgrupo trans rilatoj al ĝia vivmedio? Ĉu detruado de naturo postsekvigas detruadon de kulturo? Ĉu rilatoj inter naturo kaj kulturo estas ambaŭflankaj. Kio do estas kulturo? Tiujn kaj multajn aliajn demandojn ni prilumos dum programeroj pri la Kongresa Temo. |
|
Sabato, Junio 22, 2019 - 18:57
• Mikaelo Bronŝtejn Antaŭ pli ol monato mi ricevis freŝproduktitan diskon de ridanta junulo Daniel Haddad. Simpatia, sincere ridetanta vizaĝo rigardas min de sur la foto. Mi gratas la nukon, ĉar jam dum kelkaj semajnoj ne regule, sed fojfoje iel pretervole mi revenas al aŭskultado de tiu muziko. Mi serĉas la kaŭzon – kial do fojfoje venas tento reaŭdi tiun aŭ alian kanton? |
|
Vendredo, Junio 21, 2019 - 18:13
|
|
Ĵaŭdo, Junio 20, 2019 - 17:27
La enhavlisto de la juli-aŭgusta numero: |
|
Merkredo, Junio 19, 2019 - 17:03
• D. Njagu Ĉu ne estas simbole ke la taskon prenis mi, hungarino? Nacia fiero rakontigas min al svedoj kaj aliaj nordiaj esperantistoj, eĉ fakte al la propra filino de Tiberio, pri la meritoj kaj laboro de Morariu kaj Cseh (du duonhungaroj) kaj aldone pri aliaj du hungaroj, grave aktivintaj en Nordio. |
|
Mardo, Junio 18, 2019 - 18:25
|
|
Lundo, Junio 17, 2019 - 15:30
• Luiza Carol Tiu ĉi porinfana libro, originale verkita en la germana kaj tradukita en la rusan kaj Esperanton, estas la rezulto de kunlaboro inter du ĝemeliĝintaj urboj: Erlangen (en Germanio) kaj Vladimir (en Rusio). La aŭtorino kaj eldoninto loĝas en Germanio, la grafikistoj estas la lernantoj de artlernejo en Rusio, la personoj kiuj artece laŭtlegis la tekston en la germana, la rusa kaj Esperanto loĝas ĉu en Germanio, ĉu en Rusio. |
|
Dimanĉo, Junio 16, 2019 - 17:41
|
|
Sabato, Junio 15, 2019 - 18:08
• Heidi Goes La ideo kolekti eseojn kun la temo ‘Esperanto kaj mi’ kreskis ĉe Hori Jasuo, la tiama prezidanto de la Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado (KAEM), kiam li konsciis ke, post la UK en Japanio, sekvos aŭ devus sekvi epoko de Azio rilate la Esperanto-movadon. Ne nur UK en Azio kaj Aziaj Esperanto-Kongresoj, sed ankaŭ la organo de la menciita Komisiono ligas aziajn esperantistojn, tamen tio ne sufiĉas. Ne ĉiuj povas ĉeesti kongresojn, kaj raportoj ne estas sufiĉe personaj por koni la sentojn de esperantistoj pri Esperanto. La redaktanto deziras ke legante la eseojn de nekonataj esperantistoj loĝantaj malproksime «ni konatiĝu kaj havu pli solidaran senton unu kun la alia». |
Redakcio de la revuo Esperanto kaj la Reta Revuo intervjuis Olga Shiliaeva, la reĝisoron de la kongresa temo de la 104-a Universala Kongreso, kiu okazos en Lahtio, Finnlando, post malpli ol unu monato.
Internacia lingvo.
Abonantoj jam povas elŝuti la juli-aŭgustan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita:
Stelsemantoj en la ora nordo. Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj.
Tri nigraj ŝipoj / Drei schwarze Schiffe / Tri ĉernyh korablja.
Esperanto kaj mi – eseoj de 180 esperantistoj el 17 aziaj landoj – Memoraĵo de la 94-a japana Esperanto-Kongreso, oktobro 2007.