Reta Revuo, kio ĝi estas? Eksciu pri tio dum la 50-a Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas la mondan Esperanto-komunumon por la 50-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 20-an de aprilo 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176.

Unu el ĝiaj programeroj estos prelego de Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova "Reta Revuo Esperanto: kio ĝi estas?" Ĉiuj estas bonvenaj!

Sekvu grupon de la evento ĉe Facebook: https://www.facebook.com/events/298804537462928/