La redaktoroj prezentis la revuojn dum PSI

La redaktoroj de la revuo Esperanto kaj de la Reta Revuo Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova prezentis ambaŭ projektojn kaj renkontiĝis kun la legantoj 16-an de aprilo dum la 35-a Printempa Semajno Internacia (PSI), kiu nun okazas en la urbo Hochspeyer, Germanio. Tio daŭrigas longan vicon de la prelegvojaĝoj tra diversaj landoj kaj urboj, kiun enterprenis la redaktoroj en 2017, 2018 kaj 2019.

La sekva renkontiĝo kun la legantoj okazos dum la 50-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 20-an de aprilo 2019, en la Centra Oficejo de UEA, Roterdamo. La redaktoroj parolos pri la temo Reta Revuo, kio ĝi estas?