Jarŝanĝaj renkontiĝoj kun la legantoj

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

Kiel la redaktoroj de la revuo Esperanto kaj ankaŭ de la Reta Revuo, ni opinias, ke unu el la plej gravaj aferoj en nia laboro estas la konstanta dialogo inter legantoj kaj la Redakcio. Ĉiutage ni ricevas aron da mesaĝoj, kiuj enhavas proponojn, reagojn, gratulojn, demandojn, komentojn. Kaj la kvanto de ili draste kreskas pro kresko de interesiĝo pri la tradicia revuo kaj ankaŭ pro la ĉiutagaj publikaĵoj en la Reta Revuo.
Ambaŭ projektoj evoluis kaj daŭre evoluas kun helpo de la legantoj.
Modernaj teknologioj proksimigas legantaron al la Redakcio. Sed ni opinias, ke gravas ankaŭ la personaj kontaktoj, renkontiĝoj kun la legantoj ekster la virtuala mondo. La 2018 por ni estis tre riĉa jaro por tiuspecaj renkontiĝoj. Ni parolis kun la legantoj dum la Esperanto-aranĝoj, en Esperanto-kluboj, renkontiĝis kun ili en la stratoj. Tio okazis en pluraj landoj: Germanio, Rusio, Ĉeĥio, Slovakio, Aŭstrio, Slovenio, Italio, Francio, Hispanio, Belgio, Nederlando, Portugalio, Finnlando.
Kronis la jaron renkontiĝoj kun la legantoj dum du jarŝanĝaj Esperanto-aranĝoj en Germanio – la 17-a Novjara Renkontiĝo (NR), kiu okazis en la urbo Wiesbaden kaj la 4-a Luminesk', kiu okazis en Königswinter.
La programeron dum NR partoprenis ne multaj ĉeestantoj, kio estis atendeble, ĉar samtempe estis 7 paralelaj programeroj en la programo – kaj tio estas vere multe por la aranĝo kun du centoj da partoprenantoj. Tamen tiu ĉi renkontiĝo iĝis aparte interesa, i.a. pro tio ke ĝin partoprenis la legenda redaktoro de la revuo Esperanto István Ertl. Li aktive partoprenis la diskutojn kaj tiaspeca interŝanĝo de la sperto estis vere grava.
Dum Luminesk' kunvenon partoprenis pli da legantoj, estis diskutitaj multaj temoj pri la tradicia papera kaj ankaŭ la maturiĝanta Reta Revuo.