La tria sperto en lernado kaj aplikado de Esperanto

Harpina

La 7-an de aprilo 2019, la tria sperto en lernado kaj aplikado de Esperanto okazis en Guangzhou-biblioteko. Preskaŭ kvindek aŭskultantoj ĉeestis.
Okazis tri prezentoj.
Harpina estas dumviva membro de Universala Esperato-Asocio, ŝi en la jaro 2009 helpis francan ĉinon per Esperanto por serĉi la malaperintan parencon. En 2015 ŝi estis invitita viziti la Esperantan kastelon en Ĉeĥio, poste partoprenis la Esperantan ordinaran sesion de Munkeno.
Fraŭlino Suno estis unu el 10 junaj Esperanto-aktivuloj en 2018 elektita per Ĉinio dum la Interreta baloto. Ŝi per fascina voĉo rakontis pri sia lernado. Ŝi komencis lerni Esperanton en 2013 kaj aliĝis al la Esperanto-Asocio de Guangzhou en 2014. Ŝi ŝatas legi, lerni fremdajn lingvojn, aŭskulti klasikan muzikon.

Mi dankas al Florenco, kiu dividis siajn spertojn pri la lernado de Esperanto kun la aŭskultantoj. Mi ankaŭ dankas advokaton Zhang (Johano), kiu organizis rakontadon pri Esperanto kun tre vigla etoso. Mi dankas al instruisto Ding, kiu veturis en rapida trajno de la urbo Zhongshan al Kantono por helpi nian asocion. Dankon al instruisto Ye pro la ĉeesto kaj parolado.
La tri sinsekvaj Esperanto-temaj kunsidoj montris la komencajn rezultojn. Kvankam la tempo jam elĉerpiĝis, la 30 junuloj ankoraŭ ne volis foriri. S-ro Ding, la Instruisto, volonte daŭre instruis al la aŭskultantoj prononcon de 28 literoj. La aŭskultantaro restis dum 50 aldonaj minutoj. Advokato Zhang devis krei malgrandan grupon por la novaj lernantoj de Esperanto. Jen la nomo: Esperanta-grupo por lernado de Guangzhou.

Ni sincere diris al sinjorino Ma, oficistino de la Guangzhou-biblioteko: "Ni bedaŭras, ke ni prokrastis kaj uzis vian paŭzan tempon."