Fino bona, ĉio bona... ĉu?

Rob Keetlaer
Proverbaro tutmonda. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2010. 157p. 21cm. ISBN 2906134899.
Prezo € 13,50

Mendi en la katalogo de UEA

La libron verkis kaj eldonis André Cherpillod, konata pro pluraj pli fruaj broŝuroj, pli aŭ malpli dikaj, pri plej diversaj temoj lingvaj. Tiu ĉi eldonaĵo el lia komputilo estas de la konataj stilo kaj aspekto. Kaj ankaŭ en tiu ĉi kazo aperas tekstoj en pluraj skribsistemoj. La libro enhavas Esperantajn proverbojn (kaj kelkajn aliajn frazeologiaĵojn). La proverboj aperas kun tradukoj en diversaj aliaj lingvoj. Ilin antaŭas kelkpaĝa enkonduko pri la temo “proverbo”.
La Esperantaj proverboj estas ĉirkaŭ 900, kaj ili estas alfabete ordigitaj. Iuj el ili referencas al alia similtema proverbo en la libro (kaj ĝenerale tiam ne havas proprajn tradukojn – ja ne necesas ripeti la samajn tradukojn en pluraj lokoj en la libro...). Tiuj proverboj estas denove menciitaj ĉe la proverboj, al kiuj ili referencas. Tiel ĉiuj similtemaj Esperantaj proverboj troviĝas en unu loko. Ĉe la proverboj estas ofte menciita(j) unu aŭ eĉ du fontindikoj. Ja indas scii ĉu proverbon publikigis Zamenhof, Waringhien aŭ Boulton. (Sed tamen en mia Proverbaro Esperanta de Zamenhof mi ĝis nun ne trovis la vortojn centimo aŭ eŭro...)
La tradukoj aperas en ĉirkaŭ 90 lingvoj. Post ĉiu “traduko” (simil-tema proverbo en alia lingvo) sekvas ankaŭ laŭvorta re-traduko en Esperanton de tiu alilingva proverbo. Oni povas do kompari la “bildon” de la Esperanta proverbo kun la bildoj de la alilingvaj. Ke oni re-tradukas alilingvajn “tradukojn” al la baza lingvo de proverbaro ne estas malkutime. Tio plaĉas al mi pro la alikulturaj bildoj kiujn tiuj povas transigi; ja mi ne tiel bone regas aliajn lingvojn. La franca, la germana kaj la angla estas la plej bone reprezentataj lingvoj inter la tradukoj. En la franca aperas tradukoj de preskaŭ ĉiuj proverboj, kaj pli ol duono estas tradukita ankaŭ en la anglan kaj germanan. Kelkaj aliaj lingvoj atingas eble kvinonon ĝis kvaronon de la Esperantaj proverboj. Kaj la plej multaj lingvoj estas multe malpli ofte troveblaj en la libro. Pri la nederlanda mi povis konstati ke mankas pluraj proverboj kiuj estas preskaŭ ekvivalentoj de la Esperantaj. Ĉu la kontribuinto pri la nederlanda tiujn ne sciis, aŭ ĉu simple la dato por eldono alvenis, tiel ke tiuj proverboj ne sukcesis atingi la paperan version?
La paĝoj estas sufiĉe dense plenigitaj per teksto, ja la ĉirkaŭ kvin mil proverboj plenigas nur 157 paĝojn. Oni povas rekoneti la “ĉefajn” Esperantajn proverbojn laŭ simbolo, sed cetere la amaso da literoj konsistigas tre densan vorto-maron. Por romano tio ne gravas, sed konsultlibro kia tiu ĉi iom suferas pro tio. Bedaŭrinde mankas en la libro indeksoj kiuj ebligus trovi proverbon laŭ certaj kriterioj. Sen tiaj indeksoj necesas koni la proverbojn por povi trovi ilin en la ĝusta (alfabeta) loko en la libro. Aŭ havi la fontajn verkojn, por povi trovi ilin tie.
Konklude mi povas diri, ke ĝi estas interesa libro por ŝatantoj de proverboj. Kaj se vi bezonas francan (aŭ germanan, anglan) tradukon, vi povas bone kombini ĝin kun la Zamenhofa verko. Sed vera studlibro ĝi ne estas, ĉar ne eblas laŭcele serĉi kaj trovi proverbojn. Krome, la aŭtoro indikas neniujn bibliografiajn fontojn.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la decembra numero 2011. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.