|
Vendredo, Junio 14, 2019 - 17:48
• Julian Modest Min, kiel verkiston kaj esperantiston, ĉiam interesas la demando kial oni komencas lerni Esperanton kaj kial Esperanto allogas homojn. La respondoj al tiuj ĉi demandoj estas multflankaj. Tial por mi estis interesa la libreto de la konata kaj elstara franca esperantisto André Cherpillod Mia vivo kaj Esperanto. Cherpillod rakontas, ke kiam li estis junulo dum la Dua Mondmilito en malgranda vilaĝo en Normandio, Francio, en vitra forcejo super la fatraso en la ĝardeno de la notario Brocart li trovis la libron Esperanto en dek lecionoj de Th. Cart. Tiu ĉi libro donis novan direkton al la vivo de Cherpillod. Li rapide ellernis Esperanton, iĝis aktiva esperantisto kaj komencis viziti Universalajn Kongresojn en diversaj landoj. |
|
Ĵaŭdo, Junio 13, 2019 - 21:30
Sur la foto vidiĝas Sibelius-halo, unu el la plej gravaj koncertejoj de Eŭropo, kiu troviĝas en Lahtio kaj kiun eblos viziti dum la 104-a UK. |
|
Merkredo, Junio 12, 2019 - 18:38
|
|
Mardo, Junio 11, 2019 - 17:56
• Peter Baláž (Petro) La aranĝo „Polyglot Gathering“ (Poliglota kunveno) iĝis dum relative mallonga tempo la ĉefa evento por plurlingvemuloj (poliglotoj) de la jaro. Ĝi okazis ĉi-jare jam la 6-an fojon, inter 29.5.–2.6.2019 en Ekonomia universitato de Bratislavo, Slovakio. Trian (kaj por nun la lastan) fojon gastigis la ĉefurbo de Slovakio entute 654 poliglotojn el 67 landoj! |
|
Lundo, Junio 10, 2019 - 18:45
• Serge Rusaki |
|
Dimanĉo, Junio 9, 2019 - 18:24
• Ulrich Becker Sten Johansson estas sendube unu el la plej fekundaj esperantlingvaj aŭtoroj de nia epoko. Jam dum pli ol 25 jaroj preskaŭ ĉiujare aperadas liaj noveloj, romanoj kaj eseoj, kaj kiam li ne originale verkas, li tradukas. Lia pasio por la Esperanto-literaturo kondukis lin al la establo kaj aktualigo de du ne plu malhaveblaj retaj entreprenoj: la “Originala literaturo de Esperanto” (OLE) ĉe esperanto.net/literaturo kaj la kompleta listo de ĉiuj premiitaj verkoj kaj aŭtoroj de la Belartaj Konkursoj de UEA ekde 1950 (esperanto. net/literaturo/bk). |
|
Sabato, Junio 8, 2019 - 17:09
• Leif Nordenstorm Kritiko, kiu iam trafas infanlibrojn en Esperanto estas ke ilia lingvaĵo estas tro komplika, plena de participoj kunligitaj kun formoj de “esti”, kun frazoj same longaj kiel tiu ĉi kaj sekve tro malfacile kompreneblaj por infanoj. |
|
Vendredo, Junio 7, 2019 - 17:55
• Ionel Oneţ La aŭtoro de tiu ĉi libro naskiĝis, vivis plejparton de sia vivo kaj daŭre vivas en lando ne aparte fama pro siaj montoj: la plej alta “monto” de Belgio ne superas 700m. Kio igis lin kaj tiom da liaj samlandanoj ekŝati la altajn montojn, tiom ke ili revenadas al tiuj naturaj gigantoj? Ĉu ili vere estas frenezaj masoĥistoj aŭ senkonsciaj aventuristoj? Ĉu ŝato de danĝero aŭ emo al fanfaronado? Tute ne! |
|
Ĵaŭdo, Junio 6, 2019 - 17:56
La voĉlegita aprila numero de la revuo Esperanto estas aŭskultebla ĉi-tie |
Mia vivo kaj Esperanto.



Amaro.
Triopo terura.
Pasio – Defio – Amikeco. Spertoj de montgrimpisto.
Kelkajn voĉlegitajn numerojn de la revuo Esperanto membroj de UEA povas aŭskulti en la