Internacia Kongresa Universitato en Lahtio

• Amri Wandel,
IKU-sekretario Laŭ rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri
la prelegoj de la ĉi-jara sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), kies rektoro estos Prof. Jouko Lindstedt. El 23 ricevitaj proponoj, kadre de la IKU okazos naŭ prelegoj, el kiuj tri havos daŭrigajn prelegojn kaj servos ankaŭ kiel kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS):
Melina Bister, Jouko Lindstedt kaj Ida Stria.
La sveda lingvo en Finnlando kaj la finna en Svedio
Leif Nordenstorm.
Laponoj aŭ sameoj – unu popolo en kvar landoj
Orlando E. Raola.
Fiziko-kemia kompreno de la koloroj en nia universo
La ceteraj ses IKU-prelegoj estos:
Mark Fettes.
Indiĝenaj lingvoj kaj la streboj al daŭripovo
Ulrich Lins.
Rudolf Carnap, la esperantisto
Alessandra Madella.
La metaforo de Esperanta kinarto ĝis la Dua Mondmilito
Arikapalli Giridhar Rao.
Infanedukado de indiĝenoj en Barato: krizoj kaj solvoj
Dmitrij Ŝevĉenko.
Esperanta libroeldonado en Moskvo: historio kaj nuntempo
Amri Wandel.
Spacteleskopoj: de Hubble ĝis James Webb
Kvin pliaj pli mallongaj prelegoj okazos kadre de la Scienca Kafejo (SK):
Ariadna García Gutiérrez.
Ontologioj: Ĉu ebla respondo al grava informa defio?
Peter Kühnel.
Baŭhaŭsa arta stilo – mallonga periodo de 1919 ĝis 1933
Anna Striganova.
Fabeloj pri naturo
Trezoro Huang Yinbao.
Kiel ni vidigis la Esperantajn reklamojn 20 000 000 fojojn?
Bernhard Tuider.
Alfred Hermann Fried. Pacifisto kaj esperantisto – iluzio kaj vizio
La resumoj de ĉiuj IKU- kaj SK-prelegoj estas legeblaj ĉe: https://uea.org/teko/iku/2019. Kiel kutime aperos la IKU-Libro kun la tekstoj de la IKU-prelegoj kaj resumoj de la Scienca Kafejo. Ĉi-jare unuafoje aperos en ĝi ankaŭ la prelegoj, okazontaj en la AIS-universitata sesio (SUS), okazonta en BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj). http://sezonoj.ru/2018/11/bet-69/. Ĝi estos aĉetebla en la Libroservo, ĉe la prelegoj kaj eĉ dum la Movada Foiro, ĉe la IKU-tablo.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.