Esperanto en Afriko
• Mireille Grosjean
Afriko havas nun 1 200 000 000 da loĝantoj, simile kiel estas en Barato kaj Ĉinio. Ĉu ni povas diri, skribi, ke Esperanto brilas en Afriko? Certe ne. En norda Afriko magras nia movado, sed ne ĉiuj individuoj distanciĝas de nia lingvo tie. Sude de Saharo la situacio estas pli bona. Kiam afrikanoj aŭdas pri nia lingvo, ili interesiĝas. Ĉefe ili interesiĝas pri ĝi por akiri kontaktojn tra la mondo. Kiam ilia vivsituacio estas problema, venas kompreneble espero pri ekstera helpo. Ĉiu homo reagus sammaniere. Tiaj helpoj okazas, okazadas, kaj ekzistas mirinde forta solidara reto ene de nia Movado inter la nordo kaj la sudo. Jen skememe la situacio.
Informado, propagando, devas ĉiam adaptiĝi al la celpubliko. En Afriko ni ne povas diri: «Vi povos vojaĝi, viziti gesamideanojn tra la tuta mondo, partopreni en internaciaj eventoj!». Ĉiu scias, ke en la nuntempo Eŭropo fermiĝas kiel fortikaĵo kaj ne enlasas iun ajn. Laŭ la kriterioj de la Schengen-zono neniu afrika fraŭlo sub la aĝo de 30 rajtas eniri la zonon. Certe iu ambasadoro, legante kandidatiĝon por vizo, rajtas decidi alimaniere; tamen tiu limigo faras, ke mankas afrikanoj en niaj kongresoj en Eŭropo. Pro tio ni devas iri al Afriko, pro tio UEA planas afrikan UK-on baldaŭ.
Nia lingvo konas respekton, respekton al la lokaj lingvoj. En Afriko la lokaj lingvoj abundas. Tia situacio bremsas la evoluon, tamen tiuj lingvoj estas trezoro. Per tiuj afrikaj lingvoj oni povas akiri la afrikajn sciojn pri plantoj kaj kuracebloj per ili. Pro tiu respekto la ŝtataj oficistoj pri lokaj lingvoj interesiĝas pri Esperanto; en Benino kaj en Senegalo mi povis rilati kun kelkaj el ili tre fruktodone.
Malfermitaj homoj, ie en la mondo, ŝatas havi kontaktojn kun aliaj personoj en aliaj regionoj. Afrikanoj povas iri al retkafejo kaj skribi retmesaĝojn, uzi skajpon. Do Esperanto ebligas al ili esti en kontakto kun la mondo, eĉ sen vojaĝoj. Foje ili verkas tekstojn, artikolojn, novelojn, librojn, kaj povas diskonigi ilin tra nia movado, ili konigas Afrikon al la tuta mondo. Tiuj malfermitaj afrikanoj ankaŭ estas sindonemaj kaj malavaraj, kaj kelkaj el ili prizorgas infanojn, georfojn; pluraj el ili mastrumas orfejojn en sia vilaĝo, urbeto, urbego. Ni en la nordo ricevas petojn pri helpo kaj pluraj el ni donas tian helpon. Tio estas bela faceto de nia movado. Tiaj helpoj, ĉu ene de nia movado ĉu ekstere, estas giganta subteno al la afrika kontinento.
Elstara programo inter la nordo kaj la sudo estas Esperanto Plus.
Ni en la nordo povas akiri raportojn ekzemple pri la situacio en orienta DR Kongo per la okuloj de niaj samideanoj tie. Tio estas pluso por ni ĉiuj.
Vidu plurajn informojn pri Esperanto en Afriko rete:
Esperanto-asocioj en Afriko en la retejo de UEA – https://uea.org/landoj/afriko
Esperanto en Afriko kaj ĝiaj bultenoj rete – https://www.esperanto-afriko.org
Fotoj pri Afriko ĉe Edukado.net – https://edukado.net/biblioteko/fotoj?al=36
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.