Ekstertempe...

Valentin Melnikov
Tamošiūnienė, Inita; Koro sur man­plato; poemoj; 25 p. (nenu­me­ritaj); [Vilnius]; Juneco; 1981. (Mi­meo)

Tamošiūnienė, Inita; Versaĵoj sen da­toj; poemoj; 80 p.; Kaunas; 2005; Ry­to varpas. Prezo ĉe UEA: € 6,00.

Mendi en la katalogo de UEA

Okaze de la brile organizita 90-a UK, en Litovio estis eldonitaj kelkdek libroj, inter ili ankaŭ poemaroj – kiuj plejparte tamen restis nerimarkitaj de nia legantaro. Unu tian poemaron – Apud Balta Maro de Emilija Rapka – mi recenzis en novembro 2017, nun ni rigardu la alian – Versaĵoj sen da­toj de Inita Tamošiūnienė. Tiu nomo ja estas sufiĉe konata al spertaj es­pe­rantistoj, almenaŭ de USSR: en 1981 samizdate aperis ŝia 25-paĝa vers­lib­reto Koro sur manplato, kun jam sufiĉe altnivelaj poemoj – kelkaj el ili (sed ne tiuj subtitolitaj kiel “kanto­teksto”) iĝis ŝatataj kantoj en Baltiaj Esperanto-Tendaroj. Tamen poste dum pli ol 20 jaroj – nenio...
Kaj jen do ŝia nova poemaro, ne­kompareble pli belaspekta, duoble pli ampleksa. Kiel avertas la titolo, verko­datoj ĉe la poemoj ne estas indi­kitaj. Ĉiuj poemoj krom unu el Koro sur manplato reaperis en Versaĵoj sen datoj – sed en alia ordo, kelkaj io­mete korektitaj. Aperis proksimume samtiom da novaj (almenaŭ, ne ape­rin­taj libroforme pli frue) poemoj – do entute ĉirkaŭ kvindeko, plus ok poe­moj en la litova lingvo (ne havantaj Esperanto-versiojn).
La temoj plejparte estas kutimaj, sed ofte traktitaj netriviale. Interese as­pektas apudmeto de la poemoj “Ro­zo” kaj “Du rozoj” – kun reci­pro­ke kontraŭaj ideoj. “Letero”, ne plu atendita, “...kaŭzanta / en kor’ fulmo­tondron”... Surprize varma sento al “Griz­koloraj multetaĝaj domoj”. Betu­lo kiu “...super mi kliniĝas / kaj petas mem akcepti ĝin al vers’.”
Korŝire sonas la vortoj: “Mi fo­ri­ris. (...) / ĉar ne rajtis ŝteli la prin­tem­pon, / kiu apartenis ne al mi...” Me­ditigas: “Eble nun, en nia brua tem­po / al poetoj mankas la silent’?” Fiera junulino ploras dum pluvo – tiel neniu rimarkus ŝiajn larmojn, kredus ke estas nur pluvgutoj. (Mi konfesas pardonpete: antaŭ multaj jaroj mi prun­teŝtelis tiun imagbildon por mia fabelo “Ĉerizoj”...)
La poetino maltrankvilas, ke kna­boj tro multe ludas militon, ŝi alvokas patrinojn de filoj: “Obstine, senĉese ba­talu por paco! / Kaj certe vi venkos, se nur unuiĝos... / Mi havas du filojn. Mi ankaŭ aliĝos.” La temon daŭrigas “Voko” kaj “Sur tero naskiĝas infanoj”. Kaj multaj aliaj temoj kaj objek­toj, priskribitaj freŝe, sincere kaj tutkore...
Bedaŭrinde plurloke lamas la po­e­zia tekniko: svarmas rimoj “abo­r­taj” (“vane-manoj” eĉ por rusa orelo so­nas terure) kaj adasismoj (“june­co-ĉiu­tageco” oscedigas, des pli “ver­kadas-renkontiĝadas”). Nu, ni espe­ru, ke tio estis fruaj, ankoraŭ nematuraj poem­provoj – ja la datoj forestas... Okulpikas komposteraroj – des pli be­daŭrinde, ke kelkloke aldoniĝis era­roj forestintaj en Koro sur manplato. Ŝaj­nas, ke malzorga kompostisto for­ge­sis malŝalti anglalingvan ortografi-kontrolon...
Tamen la ĝenerala impreso tre bo­nas. Oni, ve, malatentis la libron ĉe ĝia apero – tamen legu ĝin almenaŭ nun! Ne gravas la forestantaj datoj: la po­emoj traktas ĉiamaktualajn temojn, do la libro estas ekstertempa. Kantistoj povas plivariigi sian repertuaron, ĉiuj aliaj ni – simple havi plezuron...

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la oktobra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.