Testamente

Carlo Minnaja
Edwin de Kock. Testamente. Plena originala poemaro. Novjorko: Mon­dial, 2015. 698 paĝoj.
Prezo ĉe UEA: 36,00 €

Mendi en la katalogo de UEA

La sudafrikan poeton de Kock mi sekvis konstante ekde liaj unuaj mem­eldonitaj broŝuretoj, ekstere mo­destaj, sed profunde elvokivaj, kaj dum liaj daŭre ŝanĝataj klopodoj stre­be al grandioza kaj ĉionentena epo­­so; min logis lia insista disiĝo de la dogmaj parnasismaj ŝablonoj, lia ĉir­kaŭrigarda analizo, lia atento al la ho­mo.
Mi admiris lian kuraĝon poeti esperantlingve malgraŭ sia izoliteco for de la dinamisma nordhemisfera es­perantista vivo, sen la varmo de la kongresa atmosfero kaj la allogo de la librostandoj (ankoraŭ neniam okazis UK en Afriko). Ankaŭ aliĝante al religio, li sekvis sian patrinon, enen de minoritato, la Adventistoj de la Sepa Tago. Liaj inspiraj temoj estas la Malnova kaj Nova Testamentoj, la greklatina mitaro, politikaj kaj kulturaj eventoj diverslandaj kaj diversepo­kaj, kiujn li travivis en izoliteco en kam­paraj bienoj; veninte 55-jara unuan fo­jon al Eŭropo, ĉe vizito al mia hejmo, dum subĉiela vespera babilado li petis, ke mi indiku al li la polusan stelon, kiun li konis laŭliterature, sed ne laŭ­vide.
Testamente prezentas de de Kock la tutan poezian verkadon, kiu dum lia longa vivopado aperis tra naŭ unu­opaj eldonaĵoj; krom tiuj, troviĝas fru­aj poemoj aperintaj diversrevue antaŭ 1957 kaj postrikoltaj lastaĵoj de la ja­roj 2012–2013; la aŭtoro intence ellasis prozaĵojn, kiuj ja estus abundaj, krom du-tri. Kompare kun lia valoro ne multaj parolis pri li, kaj ankaŭ tio estis rezul­to de lia izoliteco. Lia poemaro Kvin elementoj (Akvo, Aero, Tero, Fajro, Tem­po), verkita sub la aĝo de 30 jaroj, sed eldonita jardekon poste, enhavas jam tiun torente sintezan kunmeton de radikoj, kiu remburas la versojn per imagoj, kaj kiu fariĝis lia karakterizo: reradi (= ree turniĝi kiel rado); lingvoj transklaĉitaj, blankblankedaj paĝoj; blank­antikvaj haroj, dum mi pezpiede erar­padas pli profunden en la vivokoton. Li ha­vas amon al la homoj, sed netan kon­damnon al la fiaĵoj de la homaro, jen rasismo, jen la krucmilito kontraŭ la Albigensoj, jen ajnaj subpremoj: ĉiu diktatur’ / flosas sur mar’ el sango.
De Kock iĝis rimarkita en la ses­dekaj jaroj de la pasinta jarcento per la du kajeroj de Stafeto, Ombroj de la kvara dimensio (1961) kaj Fajro sur mia lango (1967); recenzoj estis jen forte favoraj, jen dubemaj; rezulte, la libroj estas ankoraŭ surmerkate de tiam (je prezo de malpli ol du kafoj). Kritikoj venis kontraŭ lia metriko, multe pli libera ol la normoj de la parnasistoj, kaj al kiuj li respondis en antaŭparoloj al postaj poemaroj. Sin mem li konsideras iela kunskolano de Boulton kaj Auld, kun kiuj li havis intensan korespondadon, sed ankaŭ lia samaĝulo Ragnarsson kuntaĉmentis venkante opozicion de la reganta poezia olimpo. Al la mitigita kaj kultata Kalocsay li ne teneras: Mi do kun la admir’ koleron flegis, / vin vortmartele, kiel epitomon / de idoligo celis, kaj vian Romon / Danuban – tro dikteman – protestegis<.i>. Estus tamen ne­juste lin limigi al tiu generacio: kvan­kam li mem sin deklaras (kaj fakte es­tas) ĉiam sama en la etikaj principoj, multe li ŝanĝiĝas kaj laŭ la metrikoj eksperimentataj kaj laŭ la malfermite­co al la mondo, kiam li formigras el sia lando fariĝinta, laŭ li, rasisma in­versdirekte (la iamaj dominantoj iĝis dominatoj, buroj perdiĝis kiel loka en­migrinta etno kaj disiris, parte ree al la origina Nederlando, parte al Usono). Lastatempajn kontaktojn li fle­gis kun
poetoj pli junaj kaj, kon­stan­te, kun la aŭtoro de ĉi tiu recenzo, al kiu li konfidis, por ajna okazo, la lastan re­dakton de sia eposo Konflikto de la epo­koj, eposo, kiun de Kock kons­tru­adis dum pli ol tridek kvin jaroj kaj kiun li deklaris definitive kompletigita nur per la versio de majo 2018. De ĝi ta­men nur la unuajn tri librojn oni tro­vas en Testamente; la tuto el kvin ape­ros aŭtonome baldaŭ kaj kompletigos lian difinon kiel poeton. Pli multe li iĝis konata tra Japaneskoj (1982), kie li eksperimente defias sin mem en la diversaj japanaj mallongversaj ju­ve­­letoj: utaoj, hajkoj kaj longutaoj. Sa­luton al la Suno (1983) estas eble lia plej impresa poemaro, kie alternas som­bro kaj morto; jam ĉe aĝo ne maljuna, sed simple matura, venas nostalgiaj pensoj pri iamo. De Kock ne estas optimisto pri la homo entute; se kompari kun Auld, ĉi-lasta havas pli rozkoloran es­peron pri la estonteco kaj pri la evoluo de la ‘infana raso’.
Vojaĝoj kaj aliaj poemoj kunigas bildojn de plej diversaj lokoj vizitataj dum longa vojaĝo tra Eŭropo, parte en Italio serĉe al spuroj pri L. Newell, kies poemojn li kolektis kaj eldonis.
Bienulo dum jardekoj en Sud-Af­riko, nun de Kock loĝas en Usono, apud la edzino, kun kiu li pasintjare ce­lebris 60 jarojn da feliĉa kunvivado. Testamente rakontas pri tuta vivo (la pro­nomo “mi” obsede ripetiĝas), kun in­spiroj el multaj fontoj: 30-paĝa notaro helpas al kompreno de la ĉefverko. Li certe estas, se ne la unua, inter la du-tri plej signifoplenaj reprezentantoj de nia poezio.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la decembra numero 2018. PDF de la decembra numero estas senpage elŝutebla.