Andrea Bocelli en Esperanto

Michela Lipari

Foto de Dovywiarda (Creative Commons Attribution-Share Alike 3.0 Unported)

Andrea Bocelli estas tutmonde konata itala kantisto (blinda). Ni kuraĝis rekte kontakti lin kaj sendis ligon al Youtube, kie estas auskultebla la esprantigo de lia fama kanzono “Con te partirò” [kun vi mi forveturos].

Kaj jen lia respondo, kiun li rajtigas diskonigi tutmonde:

Via informo pozitive surprizis nin! Ni konfirmas ke ankoraŭ ni nenion sciis pri esperantlingva traduko de tiu peco. En Youtube ni legas ke ĝi aperis fine de novembro, do ni konjektas ke temas pri lastatempa laboro.
Ni dankas vin ĉar, malgraŭ la fakto ke “Con te partirò” iĝis iasence klasikaĵo tradukita en plurajn lingvojn kaj utiligata en plej variaj kuntekstoj (eĉ kiel sonstrio de streĉ- al kartun- al komedifilmoj) la esperantlingva versio aldonas signifoplenan dubelon en la eta granda historio de la peco.
La kanzono estas frukto de iu artifiko, de iu ekvilibro inter elvokiva teksto, facile memorebla kaj dolĉa muziko, kaj ritmo, kiu puŝas al pozitiva ekzaltado. Paĝo, kiu rigardas al estonteco kaj malfermas la flugilojn direkte al revo… ĝuste kiel Esperanto, lingvo kiu esprimas tre noblan utopion kaj kiu enhavas en si mem la valorojn de paco kaj akceptemo.
Estis por mi vere emociiga retrovi la fonetikan intensecon de la teksto de “Con te partirò” en lingvo “alia”, sed same bela: idiomo, kiu esprimas la plusvaloron esti “laŭstatute” naskita por kunigi, por faligi la barilojn.

tekston esperantigis Roberto Pigro
kantas Marco Gatti