Konstruisto por elstarigi ponton de internaciaj kulturaj interŝanĝoj

Wu Guojiang
Kovrila foto de la libro, s-ro Song Yunsheng

Pri la libro Kritika Biografio de Song Yunsheng

Lastatempe estas legebla nova ĉinlingva libro, kiu nomiĝas Kritika Biografio de Song Yunsheng, en nemalmultaj bibliotekoj en Ĉinio. S-ro Song naskiĝis la 5-an de aprilo 1943. Li povoscias kvar eksterlandajn lingvojn: anglan, rusan, japanan kaj Esperanton. Per ili li prezentis amason da eksterlandaj kulturoj al Ĉinio. Ĝis nun li jam verkis, tradukis, ĉefkompilis kaj eldonis pli ol 100 librojn koncernajn al literaturo, eknomio, eduko kaj tiel plu.
S-ro Song estis unu el la fondintoj de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (LEA) kaj aktivis kiel ĝia konstanta vicprezidanto dum 10 jaroj (1992-2002). Lia plej grava kontribuo al Esperanto estas edukado de Esperanto kaj disvastigo de la Esperanto-kulturo, i.a. en 1980 li funkciigis la unuan Esperanto-kurson en la provinco post reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio kaj ludis la gravan rolon por revigligi la Esperanto-movadon en la provinco. Li mem aŭ kunlabore kun aliuloj verkis kaj eldonis multajn Esperanto-librojn, ekz., Esperanto-Kurso de la Nova Jarcento, Konciza Manlibro de Esperanto-Angla-Ĉina Konversacio, Konciza Vortaro de Esperantaj Ofteuzataj Vortoj, La Vivo de Zamenhof, Evolua Historio de Esperanto, La kreinto de Esperanto kaj Homaranismo – D-ro Zamenhof kaj Lia familio kaj tiel plu.
Kunfoto de s-ro Song kaj la aŭtorino (maldekstre)
En tiom da verkoj kaj tradukoj oni facile trovas liajn amon kaj profundan senton al Esperanto, ĉar li ĉiam konsideras la faktoron de Esperanto. Ekz. lia unua premiita ĉina tradukaĵo estas la romano Shosha de la usona fama verkisto Isaac Bashevis Singer, kiu lernis Esperanton kaj eĉ provis verki romanon en Esperanto. La ĉina tradukaĵo Bildoj el Italio (Pictures from Italy) estas romano de la fama angla verkisto Charles Dickens, kies romanon La batalo de l' vivo (The battle of life.) L.L.Zamenhof tradukis en Esperanton. La ĉina verko Einstein estas biografio pri Albert Einstein, kiu akceptis la honorprezidantecon de la 3-a Kongreso de SAT. En la libro Traduka Literatura Historio de Liaoning li precipe konsideris lasi ĉapitron por kontribuo de Li Shijun (Laŭlum) al la Esperanto-literaturo. S-ro Li estis honora membro de UEA kaj laboris en Liaoning.
Tiu ĉi 390-paĝa libro Kritika Biografio de Song Yunsheng (170mm×250mm), eldonita en novembro 2018, konsistas el enkonduko kaj 14 ĉapitroj, ĉirkaŭ 500,000 vortoj. La aŭtorino estas s-ino Lian Yunjie, profesorino el Universitato de Liaoning. Ŝi priskribis s-ron Song Yunsheng per la titoloj tradukisto, erudiciulo, kompilinto, redaktoro, verkisto specialisto kaj aktivulo. Ŝi aparte aranĝis ĉapitron 4 por prezenti kontribuon de s-ro Song al Esperanto kun la titolo “Erudiciulo de Esperanto-kulturo” kaj ĉirkaŭ 30,000 vortoj. En tiu ĉi ĉapitro la aŭtorino aparte citis la tutan enkondukon faritan de la eksa UEA-prezidanto Renato Corsetti al la libro Evolua Historio de Esperanto por substreki kaj elstarigi kontribuon de s-ro Song Yunsheng al la Esperanto-kulturo. Krome ŝi per ĉirkaŭ 20,000 vortoj priparolis Esperanton en kelkaj ĉapitroj (6, 7, 9, 10 kaj 14). Ekz. en la ĉapitro 14 kun la titolo “Socia aktivulo de Kultura Rondo” ŝi menciis, ke la plej frua soci-akademia aktivado, kiun s-ro Song komencis, estis ke li partoprenis en la preparado de fondo de LEA en la komenco de la jaro 1981.
Sur la foto la citita enkonduko de s-ro Renato Corsetti kaj la ĉina traduko