Solvi la konfliktojn en Afriko. Kiel UEA povas kontribui al tio? Analizoj kaj proponoj
• Privas Tchikpe
Esperanto forte montriĝis komence de la okdekaj jaroj en Afriko. Kontribuis al tio Hans Bakker, Germain Pirlot kaj aliaj. Ekde tiu epoko la movado evoluis el individuaj personoj al fondo de kluboj, poste de landaj asocioj, kiuj aliĝis al UEA. Tiam ne ekzistis la reto. La unuaj esperantistoj devis sendi siajn hejmtaskojn al Nederlando aŭ Belgio, atendi semajnojn por ricevi la sekvan taskon. La tuta afero estis multekosta. Helika poŝto estis la nura vojo por havi kontaktojn tra la mondo. Por helpi al tiuj unuaj kuraĝuloj UEA kaj la eŭropaj instruistoj kontribuis al elspezoj por pagi la poŝtmarkojn. Ankaŭ kelkaj vojaĝoj estis pagitaj de UEA kaj de privatuloj, ĉar ekzistis nek skajpo nek poŝtelefono.Tiuj afrikaj pioniroj estis ĉefe studentoj. Pro tia evoluo nuntempe ni havas Landajn Asociojn en diversaj afrikaj landoj: Benino, Togolando, Burundo kaj aliaj. Tre frue konfliktoj naskiĝis en preskaŭ ĉiuj landaj movadoj. Kiam oni analizas tiujn konfliktojn, oni rimarkas, ke ili koncernas aŭ la monon aŭ la demandon pri legitimado donita de UEA. Plie tiuj konfliktoj tendencas fari el Esperanto, la lingvo de paco, kiel ĝi devus esti, lingvon por batali. En kelkaj landoj ekzistas unu, aŭ du, aŭ tri tutlandaj asocioj, tamen UEA agnoskas nur unu. Tiel foje certaj esperantistoj kaj/aŭ asocioj konsideras sin kiel privilegiitajn pro tiu agnosko. La aliaj esperantistoj vidas sin kiel duarangajn movadanojn.
Respondeco de UEA en la nuna situacio
La fakto, ke UEA agnoskas nur po unu asocion en ĉiu lando, kreas tian situacion. Plie la fakto, ke UEA subtenas finance la landajn asociojn, same kreas konfliktojn, ĉar la disdono de tiuj sumetoj kreas ĵaluzojn: nur la Landa Asocio ricevas jare sumon ne altan. La gvidantoj de tiu Landa Asocio disdonas partetojn de ĝi al la lokaj kluboj ligitaj al la Landa Asocio. Aliaj aktivuloj nenion ricevas.
Kion fari?
Se ekzistas diversaj asocioj en iu lando, se ekzistas lokaj kluboj, se ekzistas Esperanto-centroj, ĉiuj devus esti egalnivele agnoskitaj de UEA sen distingo, sen hierarkio. Kompreneble tia sistemo devus konkretiĝi en regularo, tiel ke ekzemple grupo el minimume dek personoj povu anonci sin kaj ligiĝi al UEA, esti agnoskita kaj listigita de UEA. La kotizoj de tiuj asociaj membroj devus esti tute simbolaj. La disdono de mono, la subvencioj pagataj de UEA al la Landaj Asocioj, devus esti nove organizitaj. La asocioj kaj grupoj vivu laŭ siaj energio kaj kapabloj. Sed ia subteno de UEA povus kuraĝigi multajn personojn: per nova sistemo de konkursoj UEA povus rekompenci la plej lertajn, la plej agemajn, la plej diligentajn personojn. Inter la membroj de UEA tutcerte troviĝas personoj, kiuj konsentus esti en ĵurio kaj legi sinprezenton kaj/aŭ verkaĵon de kandidatoj, kiuj deziras ricevi premion, kiu estu subvencio por partopreni internacian eventon. Laŭ mia scio UEA havas programon «Ni Semas». UEA laboru al pli alta allogeco de tiu programo kaj pli forta disvastigo de ĝi ene de la afrika movado. Tio estas nur ekzemplo de tio, kion UEA povus fari por helpi la movadon en Afriko. Fakte ŝajnas al mi gravege, ke UEA starigu ĝisfundan pripenson pri la maniero subteni la landajn movadojn, kiuj strebas al ligo al tiu tutmonda strukturo. Se mankas ĉe UEA tia proaktiva pripenso kiel utili al la lokaj strukturoj, estas riskoj, ke ĝi perdos sian kredindecon.
Pri Privas Tchikpe kaj «Scio Sen Bariloj», la svis-benina NRO kies prezidanto li estas, vi povas legi ĉe www.eo.wikipedia.org.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la januara numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.