Iom rusta zinko

Nikola Rašić
Zinko. David van Reybrouck. Trad. Piet Buijnsters. Hago: Internacia Es­­peranto-Instituto, 2017 (reviziita el­dono). 55p. 20cm.
Prezo ĉe UEA: € 7,50

Mendi en la katalogo de UEA

La iama “lando” Neŭtrala Mo­resneto (ĉefurbo: Kelmis) estas jam ko­nata en la Esperanto-historio, kvan­kam nesufiĉe. Temas pri teritorio de 3,5 km2 inter Belgio kaj Germanio, kun kontakta punkto ankaŭ kun Ne­derlando (iam la sola kvarlanda land­limo), kiu restis nedividebla dum la pactraktadoj en Vieno, post la Na­poleonaj militoj en 1816. Ĝi ek­zis­tis ĝis 1920, do entute 104 jarojn.
En sia administrado ĝi dependis de Ne­der­lando (kaj poste Belgio) kaj Prusio (Ger­manio) sed esence funkciis kiel mem­stara ento, kun propraj flago, himno, poŝtmarko kaj tute aparta evo­luo, kie ankaŭ Esperanto havis sian ro­lon. Ĝi fariĝis rifuĝejo por diversaj ko­lorozaj figuroj kaj forĵetitoj, tiel ke tie, krom la zinka minejo – la ĉefa fonto de enspezoj –, funkciis ankaŭ alkoholaj distilejoj por kontrabandado al la naj­baraj landoj, bordeloj, kabaredoj, ka­zinoj k.s. Iusence ĝi fariĝis la Monako de la Nordo.
Ĝi troviĝis rande de ŝtatlimoj, sed ankaŭ precize en punkto, kie kvar lingvoj renkontiĝas: la germana, fran­ca, nederlanda kaj la ripuara (la las­ta estas la loka dialekto, Kelmiser Platt, proksima al kelkaj limburgaj neder­landaj dialektoj, sed esence intera idi­omo, kiun eblas klasifiki nek kiel ger­manan, nek kiel nederlandan). Dum la loĝantaro parolis ĉefe la ĝermanan idiomon, la lingvo de la administracio kaj leĝaro estis la franca, cetere afero tre normala en tiu regiono de la nuna Belgio (provinco Lieĝo).
En 1907 du lokaj esperantistoj, la mineja kuracisto Wilhelm Molly (ger­mano) kaj Gustav Roy (franco), ek­intencis el Neŭtrala Moresneto fari la unuan Esperanto-landon en la mondo, nomotan Amikejo. Estis komponita an­kaŭ la samnoma himno kun teksto en Esperanto kaj aparte bela melodio. En 1908, dum la UK en Dresdeno, Gus­tav Roy ricevis subtenon de la Centra Oficejo de la E-Movado transloki la Centran Oficejon el Ĝenevo al Kelmiso kaj eĉ okazigi UK de Esperanto tie. Tiutempe 140 personoj (3,5% de la loĝantaro!) lernis Esperanton. Oka­za­dis pluraj kursoj kaj ŝajnis ekzistonti belaj perspektivoj por Esperanto en tiu plene aparta eŭropa landeto. La maj­stro Zamenhof mem subtenis la ideon.
Tamen tio ne sufiĉis, ĉar fine la CO rezignis pri siaj promesoj kaj re­tiris la subtenon. La afero, post ioma pripensado, montriĝis politike tro tikla kaj riska, el kio fine rezultis kompleta seniluziiĝo en Moresneto kaj abrupta seninteresiĝo pri Esperanto tie. Bal­daŭ ili havos pli seriozajn zorgojn. Post ses jaroj komenciĝos la Mondmilito, dum kiu Germanio okupos kaj aneksos Neŭ­­tralan Moresneton. La loĝantoj nun fa­riĝos plenrajtaj germanaj civi­tanoj, kun ĉiuj rajtoj kaj devoj. Sed la ĉefa raj­to kaj precipe Devo tiam estis milit­servi, kio aparte tragedie trafis la pacaman Amikejon. La Moresnetanoj in­ter­tempe evoluigis propran identecon tute preteran al la najbaraj nacioj, kaj ne vidis sencon murdi unu la alian pro alia nacieco, lingvo aŭ lojaleco al fremdaj ŝtatoj, eĉ se temis pri ek­saj aŭ pasportaj landoj de pluraj Mores­netanoj. David van Reybrouck verkas ĝuste pri tiu temo, sekvante la militan kaj postmilitan sorton de Joseph Ri­­xen, kiun germana virino naskis en 1903 en Neŭtrala Moresneto kiel sen­­patran
idon. Post gravediĝo kun sia labor­donanto en Akeno ŝi fuĝis tien pro la socia honto. Joseph estis adoptita de Moresneta familio, kies familian no­mon li ricevis, Pauly, sed ankaŭ ali­an propran nomon, Emil, ĉar tiu fa­milio jam havis unu Josefon. Li ricevis ankaŭ la lokan naciecon de la adoptaj gepatroj: “neŭtralano”! Do kompleta konverto de identeco!
Post la Unua Mondmilito Neŭtra­la Moresneto ekapartenos al Belgio, kiu nek milde nek fide traktis siajn no­vajn civitanojn germanlingvajn. In­tertempe, en 1923, la bakisto Emil Pauly, la iama persono Jozefo Rixen, edziĝis al nederlandanino kun tute franca nomo: Jeanne Lafèbre, kun kiu li ha­vos dek unu infanojn. La edzino ko­mence parolis neniun el la tri lingvoj de Emil (germana, franca kaj la Kel­misa “Platt”), sed ja devos lerni ĉiujn tri, ĉar la etega Moresneto ja bezonis ilin ĉiujn por normale vivi sur tiuj 3,5 kvadrataj kilometroj. Ankaŭ la ne­derlanda certe bonvenis kaj ne mal­oftis. Same pluroblis la identeco de la Moresnetanoj, kvankam superregis la loka eksternacia. Tion la germana oku­pacianto ne povis kompreni, samkiel la najbaraj belgoj kaj nederlandanoj. Tro komplikis tio: po unu lingvo kaj iden­to por ĉiu opa kvadrata kilometro de cetere sensignifa landeto!
En 1923 li servas sian trian nacion, nun la belgan, kiel soldato en la Ger­mania urbo Krefeld. La okupaciaj sol­datoj tiam ne vere estis amataj en la postmilita Ruhr-regiono, eĉ se germansangaj, kia Emilo-Jozefo ja estis. Tiam li vizitas siajn biologiajn patron kaj avon, sed oni furioze elĵetas lin pro lia belga uniformo, kiun li certe ne mem povis elekti, pro nacieco ne-lia, sam­kiel mal-lia estis la denaska germana.
En majo 1940 Germanio vizitos lin neinvitita, kiam ĝi okupis kaj anek­sis Neŭtralan Moresneton. Germana propagando nomis tion “La rehej­mi­­go”. Nun la Moresnetanoj estos ger­ma­noj kaj devos servi tiun mastron, denove malvolonte kaj kun same tra­gediaj sekvoj kiel en la unua mond­milito. Emil-Josef Pauly-Rixen revenas al la sama kazerno en Krefeld, nun en la germana uniformo! Li dizertas kaj revenas hejmen, sed tie la belgaj aŭtoritatoj arestos lin pro lia servado al la germanoj! Li restos kaptita dum pli ol jaro. Kiel ajn li estas nepre ĉe alia flanko, por kiu ajn.
Mi jam tro multe rivelis de la en­havo de tiu ĉi malgranda sed valore­ga libro. Tamen ankoraŭ indas legi ĝin pro diversaj detaloj, kiuj rivelas la absurdecon de la kurioza landeto, ki­un la fato ne karesis kaj kiu emis fari­ĝi la hejmlando de la neŭtrala internacia lingvo, eble la sola, kiu por tiu situacio taŭgintus. Preskaŭ samtempe aperis en la nederlanda lingvo alia libro pri tiu temo, vera historia studo, kvankam esee verkita, poste premiita kiel la plej bona historia libro de la jaro. (Phi­lip Dröge – Moresnet, opkomst en on­dergang van een vergeten buur­lan­dje*. Spectrum, Houten/Antwerpen, 2016. 272 p.). Mi legis ĝin unuspire, kaj pos­te la ne­der­landan eldonon de Zinko, nun tra­dukitan al Esperanto, kiu estas vere persona historio sed tial ankaŭ pli homa kaj pli ilustra.
Aperis fakte du eldonoj de la Es­peranta traduko. La unua (en 2016) svar­mis je lingvaj eraroj, tiel ke mi re­zignis ĝin recenzi. Ofte okazas ke ambiciaj duonlingvuloj tuj ekambici­as traduki en Esperanton (kiel ekz. iuj tradukemegaj serbiaj kamaradoj de dubaj lingvaj kompetentoj), kio re­zultigas neuzeblajn tradukojn, ki­ujn la kvalito de la originalaj aŭtoroj ne me­ritas, dum Esperanton ili nur dama­ĝas. La lingvo estas la plej grava piliero de nia ekzisto kiel lingva kolektivo kaj ni devas plene respondece rilati al ĝi. Feliĉe tion bone komprenis la eldonin­to de Zinko, kiu baldaŭ represis ĝin en reviziita versio, en kiu la lingvaĵo pli bonas, sed ne vere plene. Jen kaj jen oni trafas akuzativajn erarojn (ekz. p. 50: “Mia edzino mi konis…”). Kelkfo­je tio efikas vere konfuze. Ekz. p. 50/51: “Oni ne arestis lin kiel belgon… sed kiel germano…”. Do, iom pli bona ol la unua katastrofa eldono sed denove ne bona plurloke. Oftas ankaŭ diver­saj rekte tradukitaj nederlandaj esprimoj kaj mallertaj sintaksaj solvoj. Tamen, pro la kvalito de la enhavo kaj la ligo kun Esperanto, mi plene rekomendas ĝin por legado, kun tiuj ĉi avertoj, ki­uj ne rajtas foresti kiam temas pri lib­ro en Esperanto. Ni devas danki la el­doninton pro ĝia valora entrepreno. Nun eble sekvu la brila libro de Philip Dröge, kiu havas multe pli da detaloj pri la Esperanta epizodo!

* Moresnet, leviĝo kaj subiro de forgesita najbara landeto.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la oktobra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.