• Mark Fettes Unu el miaj antaŭuloj kiel Prezidanto de UEA kutimis priskribi sin kiel “la prezidanto de ĉiuj esperantistoj.” La vortoj ŝajnas unuavide pretendemaj. Eĉ se oni enkalkulas ĉiujn aligitajn membrojn de UEA (la membrojn de la aliĝintaj landaj asocioj), sendube ili konsistigas nur iun onon de la monda esperantistaro: duonon, kvaronon, okonon, kiu scias?
• Mikaelo Bronŝtejn Tiuj-ĉi kantetoj aĝas duonjarcenton, eĉ pli. Juna, naiva kaj ravita pro la neforgesebla etoso de la unuaj Esperanto-tendaroj, mi verkis tiujn simplajn tekstojn kun plej sinceraj sentoj en mia animo. Unu-dufoje kantitaj, neniam publikigitaj, ili havas almenaŭ etan historian signifon. Kun tia opinio mi transdonas ilin en la “Beletran Rubrikon”.
• Liven Dek
La BK-Festo (Festo de la Belartaj Konkursoj de UEA), okazinta en la 103-a Universala Kongreso en Lisbono, faris etan omaĝon al la ĵus forpasinta Esperanta poeto Baldur Ragnarsson (forpasis 2018.12.25).
En la februara numero de la revuo Esperanto vi povos legi pri Baldur Ragnarsson. La redakcio funebras kune kun parencoj, amikoj kaj la tuta Esperantistaro.
• Valentin Melnikov Potts, Bertram. Ni vagu kune.
Chapecó: Fonto, 2009. 108 p.
Prezo ĉe UEA: € 16,50
Bertram Potts (1895-1994), novzelandano naskiĝinta en Anglio, iam vere famis kiel poeto, sed nun bedaŭrinde estas iom forgesita. Interrete troveblas aserto, ke li aktivis en la skolta movado (eĉ ekzistas lia foto en skolta uniformo, kvankam sen iaj klarigoj) – do ne mirindas, ke li verkis ĉefe por infanoj. Lia poemaro Ni vagu kune, kun la subtitolo Ĝardeno de porinfana poezio, aperis en Brazilo ĉe “Fonto” en 2009.
En la oficiala retejo de LKK de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto (http://www.esperanto.fi/uk2019/), kiu okazos 20–27 julio en Lahtio, Finnlando, jam nun vi povas trovi multajn interesajn informojn pri la kongresa urbo, kongresa temo, kongresejo kaj multon alian. Sekvi novaĵojn eblas ankaŭ en la plej popularaj sociaj retoj; por ricevi la ligilojn, uzu QR-kodojn ĉi-sube sur la paĝo aŭ vizitu la ĉefpaĝon de la oficiala LKK-retejo.
• Loka Kongresa Komitato
(Garry, Joel, Ĵenja, Marteno, Nicolas, Normando) Jes, vi povas kredi viajn okulojn, kaj denove jes, tio estas oficiala: la UK-2020 ja okazos en Montrealo! Dum la ferma ceremonio de la UK en Seulo UEA anoncis ne unu, sed du sekvajn universalajn kongresojn: Lahti en 2019 kaj Montrealo en 2020. La montreala Loka Kongresa Komitato, kiu havis la kuraĝon inviti kaj laboregos dum la venontaj tri jaroj por sukcesigi tiun ĉi, certe, historian eventon, respondas la demandojn!
• Fernando Pita Moinhos, Suso. Laminarioj.
Partizánske: Espero, 2016.
Prezo ĉe UEA: € 7,50
La tuta verkaro de Suso Moinhos estas larĝe disvastigita per interretaj paĝoj, blogoj, filmitaj artaj prezentadoj ktp., sed tiu ĉi recenzo temos nur pri lia (ankoraŭa) poemaro, la nura libroforme aperinta: Laminarioj.
Lingvo estas la kapablo de
Homo esprimi siajn pensojn.
(Ĝenerale akceptita vereco)
Nia vilaĝa bieno estis sufiĉe larĝa, ĉar ĝi konsistis el du bienoj, kiujn iam posedis du germanaj familioj, jam delonge, jam de la nememoreblaj tempoj loĝintaj en nia vilaĝo kaj kiuj antaŭ lasta mondmilito forveturis al sia "Vaterland".
Velimir Piškorec kunlabore kun
Sanja Janković: Tomo Maretić en interkruciĝo de filologio kaj lingvopolitiko. Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj, Zagreb 2015, 118 p. ISBN 978-953-8110-00-9.
Prezo ĉe UEA: € 11,10
Velimir Piškorec uz suradnju Sanje Janković: Tomo Maretić na raskrižju filologije i jezične politike. Udruga zagrebačkih esperantista, Zagreb 2015, 116 p. ISBN 978-953-55418-9-9.
Prezo ĉe UEA: € 11,10
Tomislav (Tomo) Maretić estas elstara kroata lingvisto [1] kiu en decembro 1891 prezentis sian prelegon „Pensoj pri artefarita mondlingvo“ en la solena sesio de la Jugoslava [2] Akademio de Sciencoj kaj Artoj [3]. Jaron poste, en 1892, la prelego aperis kiel aparta kajero de la Akademio, la plej eminenta scienca eldonejo ĉe la sudaj slavoj. Gravas do kaj la elstara lekcianto kaj la prestiĝa forumo, sed ankaŭ la tempo kaj cirkonstancoj de la evento mem.