Kelkaj demandoj al Fernando Maia

Redakcio de Esperanto faris kelkajn demandojn al la nova estrarano de UEA Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr.

Revuo Esperanto: Kiam kaj kiel vi es­perantistiĝis?

F.M.: Kiam mi havis inter 13 kaj 15 jaroj, mi plene dediĉis min al studado de la portugala lerneje kaj eĉ ekverkis poezie kaj proze, kio entuziasmigis min kaj proksimigis al la portugallingva kul­turo, inkluzive de la rilatoj inter la portugala de Brazilo kaj la indiĝenaj lingvoj de mia lando kaj la portugala de aliaj landoj. Tio estis dum la 90-aj jaroj, kiam Brazilo suferis laŭ mia kompreno la definitivan fazon de sia usonigo. Malgraŭ mia juneco mi sentis la konsekvencojn de tio por mia lingvo kaj ne povis kompreni kial homoj eĉ ne reagis al tio, sed ja favore sin liveris al la anstataŭigo de vortoj portugalaj per anglaj – kaj ne nur vortoj, ankaŭ moroj disverskampe de la socio ŝanĝiĝis. Mi sukcesis mem kompreni, ke temas pri senkulturigo, kiu tuŝadas plurtipan mal­valorigon de la propra kulturo favore al fremda. Tiam mi loĝis en la regiono de la brazila ĉefubro, Braziljo, kiu situas proksime de la urbo Alto Paraíso, en ki­es kampara najbaraĵo troviĝas la bi­eno-lernejo Bona Espero. Dum vizito al onklino, kiu loĝis en tiu urbo, pro­me­nante kun ŝi kaj mia patrino, mi pre­terpasis domon, kiu, kiel informis mia onklino, apartenas al la bieno-lernejo Bona Espero. Ŝi aldone komentis, ke en la bieno oni instruas Esperanton al in­fanoj, kaj surprize bone difinis, kio estas Esperanto: internacia neŭtrala lin­gvo. Estis historia momento por mi, kiu starante meze de la strato pensis: “estas tio, kion la mondo bezonas”. Mi revenis hejmen preta lerni la lingvon, sed tiutempe Brazilo estis apenaŭ en­irinta la interretan epokon. Mi eniris la universitaton kaj nur fine de miaj studoj en 2006 mi sukcesis ja eklerni Esperanton danke al E-studgrupo de la Universitato de Braziljo. Mi kompleti­gis mian lernadon pere de la libro Es­peranto sem mestre de F. V. Lorenz kaj ekzercis tradukante artikolojn por Vi­kipedio. Samperiode mi ekmembris en BEL/BEJO kaj UEA/TEJO kaj de tiam aktivas por niaj movado kaj lingvo.

Revuo Esperanto: Kio instigis vin kan­didatiĝi por la posteno en la Estraro de UEA?

F.M.: Antaŭ 3 jaroj mi decidis aŭto­di­dakti pri E-literaturo. De tiam mi regu­le legas E-librojn kaj malkovradas per­lojn, originalajn kaj tradukitajn. Kiam mi legis la alvokon por estrarani i.a. pri kulturo, venis emo labori por plua riĉi­go de nia E-komunumo rilate kulturon, ĉar mi ja sentas, ke esperantistoj mem efektive ignoras tion, kiel riĉa estas nia propra kulturo. En Brazilo mi jam la­boras pri kultura riĉigo ĉefe de junu­loj, ĉar Brazila Esperanto-Ligo havas inter siaj celoj la mision disvastigi la brazilan kulturon per Esperanto, kaj ne eblas, ke nia junularo tion faru, se ni ne havas projektojn por kultura riĉigo. Tio emigas min labori ankaŭ pri mon­da kulturo ĝenerale. Fine, pro la emo kandidatiĝi, mi konsciis, ke mi ankaŭ povus labori por la organiza kulturo de UEA, helpante pri etosŝanĝoj kaj por pli profunda kono de nia asocio mem. La dua fako rekomendita al la kandidato – Kongresoj – helpus min i.a. agi favore al tiuj tri aspektoj kulturaj: Esperanta, monda kaj organiza. Fine mi sincere admiras la teamon ĉirkaŭ Mark Fettes kaj lin, kaj mi antauĝojis pro la eblo eniri tiun teamon.

Revuo Esperanto: Kiujn unuajn paŝojn vi planas fari en la rolo de la estrarano pri la kongresoj?

F.M.: Helpe de la aliaj estraranoj kaj ankaŭ de la oficistoj, kiuj tuje bonve­ni­gis min, ne mi, sed ni jam laboris pri: fina kotizdifino; dispono de (ret)aliĝilo post EU-leĝaj kontroloj; finkonsistigo de la LKK; enketo pri UK-impresoj (dan­kegon, Aleks!) kaj nuntempa analizo de centoj da respondoj; plena disvastigo de la kongresa temo; kaj akompano de la LKK-agendo, inkluzive de la sep­tem­bra vizito al Lahti de nia KKS, la aŭtunaj kaj aliaj aktivulaj trejnadoj kaj UEA-vizito fine de oktobro, en kiu mi mem ĉeestos senkoste al UEA. Paralele ni akordas kaj diskutas individue kun esperantistoj, kiujn ni serĉis aŭ kiuj mem sin proponis por kunlaboro al la finnlanda UK.

Revuo Esperanto: La alia via fako es­tas kulturo. Kion novan vi planas fari, rilate ĝin?

F.M.: Por kulturo ni ne planas, sed jam laboras por pozitiva fermo de la Ja­ro de la Esperanta Kulturo, jam brile zor­gita de Sara Spanò. Por klerigo de nia ko­munumo kaj disvastigo de nia E-kultu­­ro ni firmigas la kunlaboron kun vikipe­diaj aktivuloj, unue per la Premio Kvin­pinta Stelo, por la fotokonkurso dediĉi­ta al ZEO-j kaj poste per la aperigo ĉefe de kulturaj artikoloj kontribue (sed ne nur) al la atingo de la 250-mila E-vi­kipedia artikolo. Ni ankaŭ jam debuti­gis nian libroservon en Facebook, per lanĉo de oficiala UEA-butiko en tiu plat­formo, kie abundas esperantistoj kaj lernantoj. Kaj dum la lasta monato mi studis kiel eldoni elektronikajn lib­rojn por baldaŭ komerce prezenti niajn varojn en platformoj kiel ekzemple Kin­­dle. Fine pri organiza kulturo mi pre­paras materialon por (kun)labo­ri kun kelkaj instancoj, inter ili la Komi­tato, la CO kaj la ĝenerala membraro.

Revuo Esperanto: Ĉu eble vi havas ion por diri al niaj legantoj?

F.M.: Dankon, ke vi legas kaj abonas nian revuon, kiu estas mem grava ilo por niaj kulturo, historio kaj aliaj aso­ciaj fakoj, kiel la kongresa. Ni restu es­peroplenaj pri la valoro de nia laboro. Mi estas preta legi viajn ideojn kaj vor­tojn kaj bonvenigas kontaktojn. Mi povas diri nur koran dankon!

Foto de Anna Striganova

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la oktobra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.