Merkredo, Marto 6, 2019 - 23:05

João José Santos
José Matias
Eça de Queirós. Tradukis J.D.
Pinto. Associação Paulista de
Esperanto. São Paulo. 2013. 98
paĝoj. Prezo: 9,00 €

En la muelejo.
Eça de Queirós. Tradukis J.D.
Pinto. Associação Paulista de
Esperanto. São Paulo. 2013. 56
paĝoj. Prezo: 8,10 €

Unuaj impresoj - La aŭtoro - La ĝenro rakonto

Unuavide ambaŭ libroj estas tre agrablaj, pro la belaj inaj figuroj sur la kovrilo, pro la agrablaj helgrizaj filigranoj stampitaj sube de ĉiu paĝo. Bedaŭrinde, kelkfoje la tekstaranĝo tiom proksimigis la vortojn unu de la alia, ke la tuta linio fariĝis preskaŭ unusola vorto.

Mardo, Marto 5, 2019 - 10:18

Petro (Peter Baláž)
Ĉu vi programas, grafikumas aŭ kodumas? Ĉu vi volas sperti mojosan Esperanto-semajnon kun aliaj spertuloj? Ĉu vi pretas krei, plibonigi aŭ realigi programon, retejon aŭ ludon kiu samtempe utilus aŭ rilatus al Esperantujo? Ne hezitu kaj aliĝu al SEP!
La unuan fojon en la historio de Esperantujo ni invitas vin al SEP, la unua Esperanta kodumatono (angle „hackathon”)!

Lundo, Marto 4, 2019 - 11:50

La Elekta Komisiono

En julio 2019 okazos elektoj por la nova Estraro de UEA por la periodo 2019-2022.

Tial ke la prezidanta posteno estas kerna en la funkciado de organizo kaj la elekto de prezidanto povas forte influi la engaĝiĝemon de aliaj aktivuloj al la Estraro, la Elekta Komisiono decidis lanĉi pli fruan alvokon por la posteno de prezidanto.

Tial la Elekta Komisiono alvokas ĉiujn membrojn de UEA helpi trovi taŭgajn kandidatojn por iĝi prezidanto de UEA.

La Prezidanto reprezentas la Asocion en juraj kaj nejuraj aferoj, subskribas la ĉefajn dokumentojn kaj prezidas la Estraron kaj la Universalajn Kongresojn.

La elekto okazos dum la 104-a Universala Kongreso en Lahtio.

Dimanĉo, Marto 3, 2019 - 19:31

Nikola Rašić
Sur la foto Géza Gárdonyi (1863–1922)
Steloj de Eger. Géza Gárdonyi. El la hungara trad. Jozefo Horváth. Budapeŝto: Hungaria Esperanto- Asocio, 2012. 480p. 21cm. ISBN 9789635714766. Prezo: € 10,50

Jen kultata libro hungara, kun kiu kreskis preskaŭ ĉiu infano ĉie, kie la hungara parolatas. Verdire ĝi pli intimas al la generacioj pli aĝaj, la gejunuloj nunaj eble pli interesiĝas pri Usono nun ol pri bataloj kontraŭ turkoj antaŭ kvincent jaroj. Tamen, ĝi restas fundamenta por kompreni la historion kaj la nunon ne nur de la hungaroj sed ankaŭ de aliaj popoloj de la mezorienta Eŭropo.

Sabato, Marto 2, 2019 - 18:22

Vendredo, Marto 1, 2019 - 16:02

István Ertl
Esther Schor: Bridge of Words
Eldonejo Metropolitan Books,
New York, 2016. 365 p.
Prezo ĉe UEA: € 33,00

Ni tradicie emas ĝoji kiam respektata „eksterulo” publikigas ion favoran pri nia Esperanta mondo, kiel Umberto Eco en 1993[1] aŭ Roberto Garvía lastjare[2]. Ju pli prestiĝa persono verkas ju pli laŭde, des pli bone… Pri prestiĝo mankas nenio: ĉi tiu monografio venas de Esther Schor, alte agnoskata usona profesorino ĉe la Universitato Princeton, gajninta nacian libropremion per biografio pri la poetino Emma Lazarus.

Ĵaŭdo, Februaro 28, 2019 - 18:13

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vin por la 50-a fojo al la Malferma Tago (Jubilea), kiu okazos sabate, la 20-an de aprilo 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176.

Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj; krome, senpage kafo kaj teo. Aldone al specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo.

Merkredo, Februaro 27, 2019 - 18:30

José Antonio del Barrio
André Cherpillod: Mensogoj
kaj sekretoj de la historio

Eldonejo La Blanchetière,
Courgenard, 2015. 173 p.
Prezo ĉe UEA: € 12,00

Eblas aserti sen timo tro ĝeneraligi, ke homoj ŝatas misterojn kaj fasciniĝas pri sekretoj. Ne nur en la persona ĉiutaga vivo: sufiĉas ankaŭ kontroli kiom triumfas fikcioj, entenantaj tiujn ingrediencojn. Ne mirigas do, ke ankaŭ verkoj pri misteroj kaj sekretoj en la historio aŭ en la socia vivo fariĝis popularaj en la popola kulturo, kaj ke naskiĝis tuta ĝenro de libroj kaj dokumentfilmoj pritraktantaj tiun malluman parton de la realeco.

Mardo, Februaro 26, 2019 - 20:06

Sten Johansson
Princo Serebrjanij
Aleksej Tolstoj. Tradukis M.
Ŝidlovskaja. Mondial. Novjorko.
2008 (3-a eld). 282 paĝoj.
Prezo: 20,10 €

Meze de la deksesa jarcento la grandprinco Ivano la Kvara de Moskvo alprenis la titolon tutrusia caro. Hodiaŭ li konatas kiel Ivano la Terura aŭ Timinda. Li regis dum duona jarcento, plivastigis la Rusian teritorion per militoj kontraŭ tataraj ĥanoj, enkondukis novaĵojn kiel libropresado kaj nova leĝaro, iniciatis konstrulaborojn kiel la katedralo de Sankta Bazilo en Moskvo.

Paĝoj