Ebono odoras etosojn

Mireille Grosjean
Ebono.
Raportoj el Afriko. Ryszard Kapuściński.
Trad. Tomasz Chmielik.
Bielsko-Biała: Kleks, 2001. 329p.
21cm. Bind. ISBN 837194392X.
Prezo: € 22,50

En la katalogo de UEA

En 328 paĝoj tiu ĉi verko de Kapuściński donas impresan bildon de Afriko. La libro konsistas el 29 ĉapitroj, ĉiu el ili rilatas al iu preciza parto de tiu vastega kontinento. Kiel unu el la tutmonde plej bonaj ĵurnalistoj, la aŭtoro veturis per diversaj iloj, portiloj, bestoj en plej multaj partoj de tiu mondoparto. La leganto akiras impresojn pri etosoj, ekscias faktojn kaj legas analizojn pri konstatoj.
Varmego, odoroj, humideco aŭ sekeco, pluvego aŭ ventego, nuboj aŭ akra suno, steloj kaj luno en dezerta nokto, ŝvitado, laceco, adaptiĝo al novaj temperaturoj kaj al afrikaj fenomenoj – la leganto eksentas la klimaton per ege trafaj observoj plej detale kaj riĉe priskribitaj. Odoroj elvenas el la vortoj kaj paĝoj, kiam la aŭtoro priskribas la vendadon de spicoj en placo; bruoj aŭdiĝas, kiam la aŭtoro aludas pri la stratoj, homamasoj, krioj kaj vokoj. Tagiĝo estas mirinde bela momento en Afriko: muezina voko sonoras samtempe kiel kristanaj kantoj en najbara preĝejo kaj pepado de frumatena koko. Post dumnokta timiga silento venas lumo kaj homa aktivado.
Homoj, socioj, kulturoj kaj kutimoj havas centran lokon. Renkontiĝoj, kontaktoj, kunveturadoj, negocadoj kaj marĉandadoj aperas en siaj sudaj koloroj.
Kapuściński ne nur priskribas! Li ankaŭ prezentas afrikajn faktojn kaj ecojn. Pri la historio de tiu kontinento li bedaŭrinde komencas sian analizon de la momento, kiam blankuloj atingis la marbordojn de diversaj afrikaj regionoj. Ni ne kritiku lin pro tio, ĉar ni konstatas, ke kvazaŭ ĉiuj eŭropaj aŭtoroj same kiel li komplete forgesas la mirindajn sociojn, kiuj ekzistis antaŭ la deksesa jarcento. Endas nove skribi ĉiujn lernolibrojn pri Historio.
La analizo de Kapuściński pri Ruando estas aparte trafa, kiam li uzas por tutsi, utu kaj twa ne la vorton etno, sed tute prave la vorton kasto. Jes ja, tute same analizas tiun fenomenon Kanyana Mutombo, doktoro pri internaciaj rilatoj kaj konsilanto de Unesco pri rasismo kontraŭ nigruloj. Ne temas pri etnoj en Ruando, ĉar etnoj havas sian lingvon kaj sian teritorion, kaj male tutsi, utu kaj twa uzas la saman lingvon kaj vivas sur la sama grundo. En la Esperanto-movado en la apuda lando Burundo troviĝas tiuj tri homgrupoj kaj per Esperanto ili kreas fratajn rilatojn.
Multaj aliaj aspektoj de la kontinento Afriko estas detale analizitaj: politiko, komerco, klimato, socio. Ĉio en abundaj rakontoj, kie homo ĉiam staras centre.
Kompreneble endas reliefigi la mirinde belan tradukon de Tomasz Chmielik. Per abunda vorttrezoro, ĉu rilate al plantonomoj, bestonomoj aŭ arkitekturaj ĵargonaj terminoj, ĉu per kreado de trafaj odoroplenaj aŭ gustoriĉaj kunmetaĵoj, li sukcesas doni al la leganto impresojn sensajn kaj emociajn.
Resume, se vi deziras iom scii pri Afriko, flari la aeron de la frumateno, akiri impresojn, ekkoni faktojn, legu ĉi tiun verkon.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la januara numero 2014. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.