La Trezoro. Rakonto

Julian Modest

Pri la mirakla trezoro rakontis la avo de Bojan. Antaŭ multaj jaroj sur la insulo “Sankta Nikolao” estis kaŝita la granda trezoro de iama taĉmentestro Angel.
- Ĝi estas kaŝita – diris la avo - tie, sub la monaĥejo. Mi scias kie ĝuste ĝi estas, sed bedaŭrinde mi ne povas preni ĝin. Ja nun la insulo estas armea teritorio. Oni zorge gardas ĝin kaj civila persono ne povas iri tien.
La avo ofte prenis el malnova kesto flaviĝintan paperon, sur kiu estis desegnita mapo. Li rigardis ĝin per siaj miopaj okuloj kaj balancigis sian blankharan kapon.
- Jen – montris li la mapon kaj lia voĉo tremis pro emocio. – Tio ĉi estas la insulo.
La desegnaĵo sur la papero jam tute malklaris, sed la avo strabis ĝin kaj kvazaŭ parkere sciis kion signifas ĉiuj steketo, kruceto, cirklo kaj punkto sur la mapo.
- Tio estas la maro – klarigis li. – Tio estas la bordo kaj tiu ĉi cirklo - la insulo. Ĉi tie estas montrita la monaĥejo kaj oriente de ĝi troviĝas puto. Jen, tiu ĉi eta cirklo. En la puto ne estas akvo, delonge ĝi sekiĝis aŭ en ĝi neniam estis akvo. Kiu deziras trovi la trezoron, devas eniri la puton. Tie estas tunelo kaj tra ĝi oni iros al la loko, kie estas la trezoro, sub la altaro de la monaĥeja preĝejo. Tie estas ŝtonplato kaj sur ĝi - ĉizita kruco. Sub la ŝtonplato estas la trezoro. Bone mi scias, sed ne eblas iri al la insulo. Nun soldatoj gardas ĝin kaj eĉ birdo ne povas traflugi tie.
Bojan bone memoris la rakonton de la avo kaj kiam la avo mortis, Bojan prenis la mapon kaj kaŝis ĝin.
La jaroj pasis. Bojan senĉese meditis pri la trezoro, sonĝis ĝin, imagis, ke kaŝe li iras al la insulo, descendas en la puton, ekiras en la tunelon, trovas la ŝtonplaton kun la ĉizita kruco, prenas la trezoron kaj poste silente kaj nerimarkeble revenas hejmen.
Iun tagon tamen oni anoncis, ke la armeo ne plu okupos la insulon. Oni forveturigis de tie la armeajn teknikaĵojn kaj aparataron.
Post unu jaro la monaĥejo sur la insulo estis renovigita, oni konstruis hotelon, modernan restoracion kaj ĉiutage ŝipeto veturigis turistojn al la insulo.
“Jen alvenis la momento, ke mi iru por la trezoro” – diris al si mem Bojan.
Li havis fiŝkaptistan boaton kaj de tempo al tempo li kutimis fiŝkaptadi.
Iun nokton Bojan atente preparis sin por ekiri al la insulo kaj realigi sian celon. Li prenis ĉion necesan: la mapon, ŝnuron, poŝlanternon, ilojn, iris al la marbordo, kie estis la boato, puŝis ĝin en la maron kaj ekremis.
Pasis noktomezo, kiam Bojan venis al la insulo, ligis la boaton ĉe la eta kajo kaj silente ekpaŝis al monaĥejo. Oriente de la monaĥejo li vidis la puton. Regis mallumo kaj silento. Neniu videblis kaj nenio aŭdeblis. Nur de la maro alflugis la monotona plaŭdo de la ondoj.
Bojan ligis la ŝnuron, descendis en la puton, vidis la tunelon, ekiris en ĝin, trovis la lokon, kie estis la ŝtonplato kun ĉizita sur ĝi kruco. Iom malfacile li levis la ŝtonplaton kaj sub ĝi vidis keston, li malfermis ĝin kaj stuporiĝis. La kesto estis plen-plena je oraj moneroj. Pro miro Bojan eĉ sonon ne povis prononci. Tiom da ormoneroj li neniam vidis en la vivo. Obsedis lin senlima ĝojo. Jam li sciis kiel agos. Li aĉetos grandan luksan domon, modernan aŭton, vilaon kaj de nun lia vivo estos feliĉa kaj senzorga.
Bojan metis la ormonerojn en la grandan sakon, kiun li portis kaj ekiris reen. Li kvazaŭ havis flugilojn kaj ne iris, sed flugis. Tamen la tunelo, en kiun li iris, gvidis lin al alia tunelo, poste al tria kaj Bojan perdis la veran direkton. Li revenis, poste denove ekiris antaŭen, sed denove ne trovis la tunelon, laŭ kiu li alvenis. Dum horoj li iris, revenis kaj denove iris, sed vane. Li ne povis eliri el la tuneloj. Elĉerpita li falis kaj konsciis, ke plu neniam li sukcesos eliri el la tuneloj, el tiu ĉi diabla labirinto.

Matene la familianoj de Bojan vidis, ke li ne estas hejme kaj ne sciis kien li iris. Ili atendis lin tri tagojn kaj anoncis en la polico, ke li malaperis. La polico serĉis lin, sed vane. Oni nenie trovis lin.
Nur lia fiŝkaptista boato restis ligita ĉe la kajo de la insulo “Sankta Nikolao”.

* * *

Julian Modest estas unu el la plej aktivaj nuntempaj Esperanto-verkistoj. Liaj rakontoj, eseoj kaj artikoloj aperis en diversaj revuoj “Hungara Vivo”, “Budapeŝta Informilo’, “Literatura Foiro”, Fonto”, “Monato”, “Beletra Almanako”, “La Ondo de Esperanto”, “Zagreba Esperantisto” kaj aliaj. Li estas aŭtoro de la Esperantaj libroj: ”Ni vivos!” – dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof, ”La Ora Pozidono” – romano. ”Maja pluvo” – romano, ”D-ro Braun vivas en ni”, ”Mistera lumo” – novelaro, ”Beletraj eseoj” – esearo, ”Sonĝe vagi” – novelaro, ”Invento de l’jarcento” – komedioj, ”Literaturaj konfesoj” – esearo, ”La fermita konko” – novelaro, “Bela sonĝo” – novelaro, “Mara Stelo” – novelaro “La viro el la pasinteco” – novelaro kaj aliaj bulgarlingvaj libroj. De 1999 li estas ĉefredaktoro de revuo ”Bulgara Esperantisto”.