La 13-a Mediteranea Esperanto-Semajno en Les Issambres

Liba Gabalda
Jam de pluraj jaroj sinsekve okazas la Mediteranea Esperanto-Semajno en agrabla ĉemara loko en Les Issambres (ĉi-jare ĝi okazis 02.03 – 09.03), kie tiutempe floras mimozoj. Flavaj buletoj forte odorantaj karakterizas la francan Provencon. Ili estas tradiciaj simboloj de feliĉo kaj de bonaj rilatoj. Ĉi-jare en la belega feriejo "Vacanciel" kuniĝis 93 geesperantistoj el dek landoj. Eĉ el la plej malproksima Siberio venis du partoprenantinoj. Samtempe la hotelo gastigis grupon da biciklantoj.
Posttagmezan sabaton bonvenigis nin per aperitivo s-ro Silvain Ceccoto, la estro de la feriejo "Vacanciel". Post la vespermanĝo la organizantino de la aranĝo Christine Graissaguel prezentis al ni la ĉi-jarajn kursgvidantojn. Poste sekvis interkoniĝo. Mi informis la ĉeestantojn pri la fervojista kaj hispana kongresoj, kiuj okazos ĉi-maje en Malago.
Tuj la sekvan tagon komenciĝis instruado de Esperanto en kvarnivelaj kursoj. Pri komencantoj okupiĝis Christine Graissaguel, progresantojn instruis Michel Dechy laŭ la libroj de Tinĉjo. Li uzis ankaŭ "La bildstrioj kiel lernolibro", kajerojn kiujn li eldonis. Katerina Arbekova el Novosibirsk uzis ludmetodan instruadon kun multaj bildoj, proverboj kaj mallongaj rakontoj. La plej spertajn lernantojn instruis Emnuele Regano el Italio. Liaj filozofiaj prezentoj kaj debatoj pri diversaj temoj, estis pripensigaj kaj nesolveblaj. Temis ekzemple pri problemo de etiko, justeco, perforto, vegetarismo kaj veganismo. Oni parolis pri genro kaj sporto, identeco de transgenro al transsekso. Okazis debato pri inkluziva lingvo-uzado ktp. Dum la matenaj kafo-paŭzoj, kiujn zorgeme pretigis Monique Prezioso kun sia amikino Simone Marlier, oni povis ne nur babili, trinki kafon aŭ teon, sed eblis ankaŭ saltadi trans la kordon kaj samtempe lerni la kanton «Dek boteloj pendas ĉe la mur'». Tion iniciatis Carmen Segarra. La partoprenantoj multe amuziĝis per tiu ludo. Laŭdezire ankaŭ eblis partopreni la programon de la hotelo.

Katerina Arbekova instruas

Posttagmezoj estis dediĉitaj al ekskursoj kaj al agrablaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo. Dum la tuta semajno regis agrabla suna kaj varma vetero. Du kuraĝulinoj eĉ banis sin en la maro. Iuj profitis liberan tempon por legi, komputili aŭ ludi kartojn.
Al la okazaĵo venis ĵurnalistino por intervjui kelkajn samideanojn kaj fari komunan foton. Sabate aperis artikolo en la loka ĵurnalo "Var-matin".
Dum unu posttagmezo ni vizitis ekspozicion pri orkideoj en Roquebrune-sur-Argens ĉe la familia entrepreno de Michel Vacherot, kiu funkcias ekde la jaro 1886-a. Ni admiris centojn da belegaj, diverskoloraj kaj diversformaj ekzotikaj floroj kaj aŭskultis konsilojn pri ilia kultivado kaj reproduktado. La vizitantoj povis ankaŭ aĉeti ilin.
Aliajn tagojn ni promenis ĉe la lagetoj Villepey, vizitis la urbon Fréjus kaj St. Raphaël. Interesa estis ekskurso al Tourves, kie troviĝas Musée des Gueules Rouges. Tie ni ricevis kaskojn kaj promenis en artefarita instalaĵo imitanta la baŭksit-minejon. La gvidantino rakontis pri la peza kaj malfacila laboro de la ministoj. Por tiuj laboroj estis uzataj ankaŭ azenoj lokitaj tie porvive. En la muzeo ni povis vidi maketo-instalaĵon de ĥemia procedo por produktado de aluminio el baŭksito. En vitrinoj estis prezentataj diversaj aluminiaj objektoj.
Vesperoj estis dediĉitaj al kulturaj programeroj. Katerina Arbekova prezentis al ni sian ŝatatan landon Siberion. Ĉe la fino ŝi organizis nekutiman kvizon pri ĝi. Bonaj respondoj estis rekompencitaj per bombonoj, bildkartoj aŭ glaseto da rusa vodko. Michel Dechy parolis pri "La humuro en la verko de Hergé (Herĵe)". La temo de Manuele Regano traktis "Arton kaj filozofiojn". Nina Korĵenevskaja prezentis al ni la urbon Ufa, kiu situas en Rusio apud Uralo kaj poste rakontis pri la folkloro en Rusio, kiun ŝi akompanis per bildoj. Ege interesa estis la filmo de Jean-François Cousineau pri "Ekspedicio en Suda Afriko". Dum la vizito de Namibio, Bocvano kaj Zimbabvo li spertis eksterordinarajn travivaĵojn kun sia edzino kaj aliaj partoprenantoj.

Michel Dechy (Francio) instruas laŭ «Tinĉjo-libro»

La 8-an de marto gesinjoroj Prezioso alportis bukedojn da mimozoj, plukitajn en ilia ĝardeno, kaj ĉiu virino ricevis branĉeton por memorigi la Internacian Tagon de Virino.
Lastan vesperon la hotelo proponis aperitivon al la gastoj. La direktoro dankis al ĉiuj ĉeestantoj prezentante la tutan skipon de siaj kunlaborantoj. Niaflanke okazis adiaŭa vespero kun tombolo kaj diversaj artaj prezentoj. La kursanoj ludis diversajn teatraĵojn, deklamis kaj la ĥoro sub la gvido de Bernard Bigonnet kantis kelkajn esperantajn kantojn. Dancado en akompano de akordiona muziko de la fratinoj Prezioso daŭris ĝis noktomezo.
Dankegon al la organizantoj de la bela evento kaj ĉefe al la familio Prezioso, kiu faras ĉion eblan por kontentigi ĉiujn partoprenantojn, kiuj trankvile ĝuas la semajnon. Ĝis la revido venontjare!

Fotoj de Liba kaj Floreal Gabalda