La Espero

Gallardo Marc

Nia himno plenumita de lirika kantistino, subtenita de simfonia orkestro, ĉu vi povas imagi? Ni faros tion!

Kune kun la flago kaj la verda stelo, nia himno estas unu el la ĉefaj simboloj de nia movado. Ĝi meritas pli ol simplan pianan akompanadon. Ni planas orkestri ĝin, sen ŝanĝi notojn aŭ vortojn, per latun-, kord- kaj frapinstrumentoj, kiuj donos al ĝi amplekson neniam konatan.
Ni do volas krei KD-on, en kiu "La Espero" estos interpretita de lirika kantistino kun la akompanado de simfonia orkestro. Aliaj muzikaj kreaĵoj estos aldonitaj.
Ni membras en Esperanto-Provenco kaj ni akiris la subtenon de ĉi-tiu organizo, kiu proponis al ni financan helpon kaj antaŭmendon de kelkaj KD-oj, kiam ili estos kreitaj.
Por efektivigi la projekton ni havas inter ni spertajn muzikistojn kaj registran studion, kiu gastigos nin, kiam venos la oportuna momento. Ni havas ankaŭ la subtenon de Vinilkosmo.
Tiel inter ni estas sperta aŭtoro-komponisto-interpretisto, Jean-Claude Roger, kiu kreos la orkestradon kaj kiu intervenis ĉe la landa kongreso de Esperanto-France en 2016 en Marsejlo. Ni kunlaboras kun lirika kantistino Vanessa Pont, kiu spertas pri klasika muziko, ĵazo kaj tekstaj kantoj.
Ni rilatos kun amasfinanciga platformo KissKissBankBank (KKBB), internacie konata, kiu helpos nin kolekti monrimedojn tra la 5 kontinentoj.
Ni deziras direkti nin al la tutmonda Esperanta movado. La subteno de UEA estas do nepra. Ni akiris ĝin: la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, donis al ni sian moralan apogon, skribante noton de subteno. Ili aperos en la projekt-retejo.
Ni ankaŭ alvokos la organizaĵojn, kiuj estas ligitaj al la tutmonda Esperanta movado kaj ĝiajn reprezentantojn en la tuta mondo. Ni aparte celos la Aziajn landojn (Ĉinion, Sud-Koreion, Japanion) la Amerikan kontinenton (precipe Brazilon, Kanadon, Usonon), kaj kompreneble Eŭropon.
La amasfinanciga platformo KissKissBankBank, kiun ni elektis, helpos nin atingi niajn celojn.
La projekto postulas 10 000 €. Ni serĉos nian financadon per platformo por amasmonkolektado (5 000 eŭroj), kaj 5 000 eŭroj per UEA, Esperanto-France, Esperanto-Provence. Per tiuj 10 000 eŭroj, ni pagos orkestron, studion, KD-fabrikadon kaj aliajn elspezojn de la projekto.
Se ni ne sukcesos akiri ĉi tiun kompletan sumon, oni resendos la kontribuaĵojn al la donacintoj.
Ni kreis TTT-ejon, kiu klarigas pri nia projekto: http://www.kanto-espero.org

Ni dankas vin pro via intereso.

La organizantoj

Membroj de UEA, Esperanto-France kaj de Esperanto-Provence
Marc Gallardo
Thierry Spanjaard

Ankaŭ partoprenas en la projekto:

Mastrumado: Renée Triolle, Pierre Oliva, Rosy Inaudi, Jean Claude Roger, Brigitte Roger, Chantal Beaumont.
Muzikado: Jean Claude Roger, Vanessa Pont, Philippe Allegrini, Floréal Martorell (Vinilkosmo), Miguel Guttiérrez Adùriz .