Bonvena fenestro al kritika bovino

Ricardo Felipe Albert Reyna
Memoraĵoj de eŭska bovino
Bernardo Atxaga (plumnomo de Joseba Irazu Garmendia). Trad. Aitor Arana. Asun Irazu, 1999.
184p. 19cm. ISBN 8488916515.
Prezo € 9,00

En la katalogo de UEA

Ĉi tiu romano en 1991 signis forturniĝon de la aŭtoro for de fantazio, kiu karakterizis lian rakonto-kolekton Obabakoak (La loĝantoj de Obaba), pro kiu li ricevis la Nacian Literaturpremion de la hispana Kulturministerio en 1989, kaj kiu donis al li internacian famon. Ekde ĉi tiuj Memoraĵoj li iel komencis atenti sociajn aspektojn, kiujn li intence neglektis pli frue en ia reago kontraŭ la socie engaĝita poezio de la noveŭska poeto Gabriel Aresti.
Eble la plej fama nuntempa verkisto en Eŭskio, li estas membro de la Akademio de la Eŭska Lingvo kaj de la Eŭska Akademio de Sciencoj, Artoj kaj Beletro. La romanon esperantigis alia, dek du jarojn pli juna verkisto: Aitor Arana, kiu ne nur verkas kaj tradukas, sed ankaŭ faras filologiajn esplorojn, ekzemple pri dialektoj de la eŭska lingvo.
La literatura kadro, en kiu aperis la verko, estas kvazaŭ ia projekto de rekreado de tiaj verkoj, kiuj ekzistus, se ankaŭ en antaŭaj epokoj oni ĝenerale uzus la eŭskan por literaturo. La pli ampleksa socilingvistika kadro estas tiu de epoko post la diktatoro Franco, kiu regis Hispanion de sia puĉo en 1936 ĝis li mortis en 1975. Nur ekde tiam kelkaj el la diversaj hispaniaj lingvoj ricevis malpli detruan pritrakton en parto de la leĝaro kaj de iliaj aplikoj, interalie en la lerneja sistemo (baza por produkti legantojn) kaj en aliaj publikaj servoj.
La verko estas ia taglibro de malsprita bovino (kaj ŝia sprita konscienco), kiu travivas epokon de la ĵus finita interna milito de Hispanio (1936-39) en eŭska bieno. Ŝi observas la vivon kaj pripensas ĝin el ĝenerala kaj bovina vidpunktoj, kiuj ricevas adasisme tradukitajn, proverbajn formojn (mezume pro tri proverboj) en sep el la naŭ ĉapitroj. Al tio aldoniĝas diversaj kantoj, kiujn la bovino aŭskultas, en la oka ĉapitro. La rezulto estas rakonto pri la vivo en la eŭska kamparo tuj post 1939, inkluzive de malvenko de la kontraŭdiktatura rezistmovado, kun diversaj pripensoj pri la vivo kaj la socio el la vidpunkto de alispeca, ne tiel ekstera eksterulo.
La traduko provas redoni lingvajn trajtojn de la francaj dialektoj de la eŭska lingvo en parto de la verko. Oni rajtas demandi sin, ĉu eble la originalo celis integri ne nur tion, sed la tutan diversecon de la eŭska lingvo. Tamen, granda verkisto kiel Atxaga (prononcu Aĉaga) ne estas facile reduktebla al malmultaj, simplaj principoj. La traduka lingvaĵo ne estas virtuoza, nur proze afereca sen speciala estetika valoro, malkiel oni atendus de tiel fama verkisto en literaturo, kiu baraktas por sia rekono, eĉ pluekzisto (pro manko de – precipe fluaj – legantoj).
Resume, la libro estas bonvena fenestro al juna literaturo, multaj el kies aliaj produktoj bele sidus kun freŝa voĉo apud jam pli kutimaj en nia literatura merkato, ĉu rakonte, ĉu poezie, ĉu esee.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2014. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.