La programo de la 50-a Malfema Tago de UEA


Sekvu la araĝon fejsbuke - https://www.facebook.com/events/298804537462928/

La programo de la 50-a Malfema Tago de UEA (20-an de aprilo 2019) estos:

10:00-10:30: Akcepto kaj libera tempo por unua kafumado kaj vizito al la libroservo de UEA;
10:30-10:50: Ionel Oneţ - Libroservaj novaĵoj;
11:00-11:40: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova (Revuo Esperanto) - Prelego "Reta Revuo Esperanto: kio ĝi estas?";
11:50-12:30: Manuela Burghelea (TEJO) - Prelego "Tutmondaj Voĉoj: civitana amaskomunikilo en pli ol 40 lingvoj";
12:30-13:40: Tagmanĝa Paŭzo;
13:40-14:00: Trezoro Huang Yinbao (UEA) - Informo pri Unesko-Kuriero: disvastigo de idealoj kaj valoroj de Unesko per Esperanto;
14:00-14:50: Katalin Kováts (Edukado.net) - Prelego "Kiel evoluigi niajn lingvokapablojn? - Metodikaj konsiloj eĉ por fluparolantoj";
14:50-15:20: Stefan MacGill - Prelego "Radikoj de la Volontula Servo kaj Teknologio en la Centra Oficejo";
15:30-16:10: Mark Fettes (UEA) - Prelego “Esenco kaj estonteco: La signifoj de Esperanto kaj UEA por la nuntempa mondo”;
16:10-16:40: Dialoga momento kun la Estraroj de UEA/TEJO;
16:40-17:00: Libera tempo por lasta kafumado kaj vizito al la libroservo de UEA.
Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj; krome, senpage kafo kaj teo. Aldone al specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo.

Bonvenon!

Universala Esperanto-Asocio,
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ
Roterdamo