Fake kaj perfakte pri la terminologia agado en Esperantujo

Mélanie Maradan
Pri terminologia laboro en Esperanto.
Elektitaj publikaĵoj.
Wera Blanke. Red. Detlev Blanke.
Novjorko: Mondial, 2013. 318p. 22cm. ISBN 9781595692573.
Prezo: € 19,80

En la katalogo de UEA

Okaze de la 80-a naskiĝ-datreveno de Wera Blanke (WB), ŝia edzo kompilis libroforme kolekton de kelkaj el ŝiaj publikaĵoj pri la terminologia agado en Esperantujo. La aŭtorino, ĉefa motoro por zorgema okupiĝo pri la fakaj lingvaĵoj de Esperanto kaj granda animo ebliginta la kreadon de Terminologia Esperanto-Centro (TEC) fine de la 1980-aj jaroj, celas havigi al la pli junaj generacioj bazon kaj memoraĵon pri la tiukampaj klopodoj de ĝia ekesto ĝis la nuno. La libro aperis komence de 2013, t.e. kvin jarojn post similtema verko de la sama aŭtorino en la germana kaj angla lingvoj (titolita Esperanto – Terminologie und Terminologiearbeit). Ĝi estas enhave unika kaj kondense prezentas jarcenton de aktivaj klopodoj favoraj al la fakaj lingvoj de Esperanto.
Pri terminologia laboro en Esperanto estas riĉa, okĉapitra, multflanka verko. La ĉapitrojn oni libere povas legi sinsekve aŭ unuope, laŭ la propra intereso. La unuaj tri ĉapitroj temas kerne pri la terminologio – fako, kiun naskis ĉefe agado de esperantistoj.

Kio entute estas terminologio?

Terminologio estas aro da teorioj kaj praktikoj ĉirkaŭ nocioj kaj terminoj, t.e. pri fakaj esprimoj uzataj en specifaj scio-kampoj por paroli pri ideoj aŭ aĵoj, kiuj ne apartenas al ĉiutagaj konversacioj. Do la fako samkiel la unua parto de la libro de WB pritraktas multaspekte la komunikadon inter fakuloj (sciencistoj, laboristoj k.t.p.). Terminologio ekzistas kiel memstara fako ekde la 1930-aj jaroj. La libro detale pasas laŭ la spuroj de pioniraj fakuloj (esperantistaj), kiuj en la unua parto de la pasinta jarcento formulis teoriojn el praktikaj problemoj kaj impulsis la disvolvon de la fako sur tutmonda nivelo, el Esperantujo eksteren. Tiel oni povas legi pri nekutima sed vera historia okazaĵo, ĉe kiu ĉefe esperantistoj firmigis kaj disvastigis novan fakon, poste adoptitan de ceteruloj kaj nuntempe vaste instruatan en ŝtataj universitatoj.
La verko satigas la scivolemon de tiuj, kiuj interesiĝas pri la historio de la fako, sed ne nur. Ĝi ankaŭ disponigas tujpretajn helpilojn por fakuloj, kiuj volas verki en Esperanto. Kion fari, se vortaroj ne enhavas esprimon, kiun oni bezonas por verki sian faktekston? La libro konkrete kaj perekzemple respondas tiun kaj aliajn rilatajn demandojn. Interalie histori-ŝatantoj atentu ankaŭ la kvaran kaj kvinan ĉapitrojn, kiuj pritraktas la historion de la Terminologia Esperanto-Centro (TEC). La aŭtorino rakontas la oran epokon de la nun nur duonaktiva centro, sed ankaŭ skizas la erarojn de la pasintecaj aktivuloj, por ke la centro povu sukcese reviviĝi evitante tiujn mispaŝojn. La sesa ĉapitro estas praktika ilustro de la teorioj skizitaj en la ĉapitro pri termino-kreado (tria ĉapitro). Ĝi kritike prezentas kelkajn jam entreprenitajn provojn por krei terminojn (fakajn vortojn) sur diversaj terenoj. La sepa ĉapitro temas ne pri terminologio, sed pri la arto publike paroli. La oka ĉapitro arigas recenzojn verkitajn de Wera Blanke, pluraj el kiuj temas pri terminaroj eldonitaj en Esperantujo. Krome, kiu ne ĝissate lernas per la riĉa enhavo de la libro povas pluinformiĝi konsultante la Esperanto-rilatan bibliografion de WB fine de la verko.
La aŭtorino kaj la redaktinto brile trafas sian celon: nunuloj povas komforte “star[i] sur la ŝultroj de aliaj por (eventuale) povi rigardi pli foren”. La libro ne estas tutampleksa prezento de la fako terminologio, sed elstara enkonduko en la fakajn, ĉefe terminologiajn, aspektojn de la lingvo Esperanto. Pri plej freŝdataj informoj rilate al teorioj de terminologio ĝenerale kaj teknologi-komputilaj aspektoj de la fako speciale, interesatoj devos tamen legi en aliaj verkoj, ĉefe neesperantlingvaj.
Resume: la libro de Wera Blanke estas facile legebla sintezo pri multjaraj spertoj rilate al la terminologia laboro en Esperantujo. Ĝi estas libro por ĉiu ajn profesiulo, ĉu lingvisto, histori-ŝatanto, praktikulo... do por pli-mapli ĉiu esperantisto. Ĝi utilas ankaŭ al tiuj, kiuj jam konas artikolojn de la aŭtorino. Aldoniĝis nome redaktaj komentoj, kiuj helpas al la leganto kompreni la kuntekston, en kiu ĉiu unuopa kontribuaĵo naskiĝis. Se oni serĉas fakan kaj perfektan enkondukan libron pri terminologio en Esperantujo, oni ne plu serĉu. Ĝi nun ekzistas. La recenzinto de la libro, persone entuziasmigita de Wera Blanke pri la Esperantaj aspektoj de la temaro, sincere esperas ke la verko sukcesos infekti pliajn esperantistojn.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2014. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.