Rakontu pri Ĉinio per Esperanto kaj per via aktiva agado


En la maja numero 2019 de la revuo “Esperanto” legu la raporton pri la malfermo de la sesa Esperanto-semajno de la Elementa Lernejo Baiyangshujie. La Reta Revuo publikigas festan paroladon de Wei Yubin, okaze de tiu ĉi evento.

Parolado en la sesa Esperanto-semajno

Wei Yubin (Jado)

Estimataj gesinjoroj kaj gesamideanoj,
Karaj geinstruistoj kaj gelernantoj,
Hodiaŭ, la sesa Esperanto-semajno de la Elementa Lernejo Baiyangshujie malfemiĝas. Ĉi tie mi prezentu mian altan estimon al niaj gekolegoj kaj gelernantoj. Dank’ al iliaj senlacaj laboroj, niaj Esperanto-semajnoj fariĝas pli kaj pli riĉaj kaj popularaj. Kaj samtempe mi prezentu mian bonvenigon kaj dankon al la enlandaj kaj alilandaj geamikoj el Yunnan, Jiangsu, Pekino kaj aliaj lokoj. Ilia alveno estas granda subteno al ni. Ili alportas lignon al nia forno kaj aldonas forton al nia korpo. Pro tio la frosta vintro fariĝas varma kaj vivplena.

La jaro 2018 estas memorinda por nia lernejo Baiyangshujie. Dek jarojn antaŭe, en 2008, Esperanto enkondukiĝis en nian lernejon kiel eksperimenta temo, kaj de tiam ni funkciigas nian esploron kaj praktikon. En la pasintaj dek jaroj, ni trapasis la procezon: de nekompreniĝo de la gepatroj kaj la socio, ĝis ni akiris iliajn simpatiojn kaj subtenojn; de la manko de lerniloj, ĝis ni nun havas nian proprajn lernilojn pli konvenajn al la elementaj lernejanoj; de limigo de la Esperanto-kurso nur en certa klaso, ĝis nun – Esperanto jam fariĝis la lerneja lerno-objekto karakterizita de la lerneja kultura trajto. En la pasintaj dek jaroj, ni renkontis multajn malfacilaĵojn. Pro tio, ke mankis al ni instruistoj de Esperanto, do ni mem elbakis plurajn. Sed je nia kordoloro kelkaj el ili eĉ foriris de ni kaj ni senprokraste denove kulturis la novajn. Kun bela aspiro en la koro, ni edukantoj neniam estas venkitaj de la malfacilaĵoj.

En la pasintaj dek jaroj, ni rakontadis per Esperanto pri la praktikado de la lern-objekta reformado, okazinta en la elementa lernejo Baiyangshujie, ankaŭ pri la lerneja trajt-estiĝo per Esperanto kaj kontaktado kun la mondo. La rakonto cirkulis de Taiyuan, kaj poste al Pekino, Tianjin, Aomen, Yunnan, Hainan, Hunan, Shanxi, preskaŭ tra la duono de Ĉinio. Kaj fine ĝi flugis en Francion, Japanion, Koreion, Nederlandon, kaj en ĉiujn lokojn de la mondo, kie vivas esperantistoj. La rakonto ne nur temas pri nia lernejo, sed ankaŭ pri la disvolviĝo de Ĉinio.
En la pasintaj dek jaroj, la Elementa Lernejo Baiyangshujie konis la mondon pere de Esperanto, kaj ankaŭ la mondo konis la elementan lernejon Baiyangshujie pere de Esperanto.
Fine mi devas danki ĉiujn miajn gekolegojn kaj gelernantojn, ĉar sen viaj klopodoj kaj laboroj nia rakonto ne povus esti tiel kolora kaj kortuŝa.

Mi dankas ankaŭ tiujn kiuj, vizitante nian lernejon, donis sugestojn kaj faris laborojn por nia Esperanto-afero. Iliaj subtenoj fortigas nian volon kaj ebenigas nian vojon de Esperanto-instruado.
Ni ankoraŭ ŝuldas multe al tiuj, kiuj jam forlasis nian lernejon, sed en nia propaganda tabulo ankoraŭ aktivas iliaj figuroj. Ili iam estis la roluloj en nia rakonto. Mi sincere citu iliajn nomojn, ili estas: Li Jingxia, Wan Nan, Li Na. Per tio mi esprimas dankemon al ĉiuj, kiuj laboris kaj laboras por nia afero.

Karaj lernantoj, partoprenu en la sesa Esperanto-semajno kun plena energio, kaj rakontu pri Ĉinio per via aktiva agado.