Alloga infanlibro

Luiza Carol
Se mi ne estus.
Jeronimas Laucius. El la litova trad. Laimius Stražnickas. Ilustrita de Rima Stasiūnaitė. Vilnius: Trys žvaigždutės, 2005. 16p. 29cm. ISBN 9955641088.
Prezo: € 4,50

Mendi en la katalogo de UEA

Se mi ne estus impresis min kiel belaspekta kaj loga infanlibro, kun pensigaj instrumesaĝoj. Se ĝi ne estus, la stoko de infanlibroj en Esperanto estus iom malpli riĉa kaj bunta, do mi estas danka, ke ĝi ja estas.
Unue mi admiris la amuzajn kolorajn ilustraĵojn. Sur la kovrilo aperas, lerte kaj humure portretitaj, la kvar malagrablaj alegoriaj roluloj de la rakonto, ĉirkaŭantaj nian planedon: Timo, Doloro, Tristo kaj Laco. Tiuj retroveblas ankaŭ ene de la libro, kune kun la infana protagonisto, kelkaj plenkreskaj homoj, hundeto kaj ankaŭ strangaj malamikaj monstroj (unuokulaj kaj dukornaj) loĝantaj sur la “Nigra Planedo” de malbono. Tiuj ĉi estas sufiĉe humure pentritaj por ke la etuloj ne koŝmaru pri ili, tamen sufiĉe malplaĉaj por ke oni ekdeziru rifuzi iliajn fidonacojn.
Legante la rakonton, oni renkontas la pervortajn portretojn de la samaj roluloj, ene de tre simpla konflikto.
La unua mesaĝo de la libro celas konvinki pri tio, ke malbono kaj bono estas la du flankoj de la sama monero; tial oni devas ĉiam serĉi ankaŭ la bonan aspekton de ajna malbonaĵo. Diras Timo al Joĉjo, la knabo kiu volus tute neniigi ĝin: “Ĉu vi, malsaĝulo, scias, ke mi estas sanga fratino de Kuraĝo? Mi eĉ ekpensi ne kuraĝas, kio okazus SE MI NE ESTUS! Homoj tute sendube irus al la fajro, falus de sur la rando de abismo…” Sammaniere alparolas la knabon Doloro, Tristo kaj Laco.
La dua mesaĝo estas tio, ke la homecaj moralaj malvirtoj – Kolero, Malamo kaj Envio – troviĝas nur en ni mem, do se ni volas lukti kontraŭ ili, tio signifas ke ni luktu kontraŭ niaj propraj malbonaj karakteraj ecoj. Joĉjo komprenas, ke per armiloj oni neniel povus forviŝi Koleron, Malamon kaj Envion el la mondo, ĉar uzi armilojn signifus nur plirapidigi la detruon de la tuta homaro. Alivorte, “forfluus infano kune kun la bano”, kiel diras saĝa proverbo zamenhofa. “Reprenu vian armilon, reĝo, kaj ĝi malaperu kune kun via malbenita planedo!” – kuraĝas diri la knabo al la reĝo de la Nigra Planedo, fine de la rakonto. Joĉjo instinkte reagas kontraŭ la tento de mallumaj fortoj ene de sia propra menso, elektante bonkorecon kiel vivkonduton.
Gravas rimarkigi memorindan frazon, kiun la idolpastro de la Nigra Planedo diras al sia reĝo: ”…laŭ kosma leĝaro, planedojn povas forigi nur iliaj enloĝantoj… Memkompreneble, kun helpo de la armilo, kiun kreis Via moŝto.”
Por la plenkreska leganto, kiu demandus sin kiel oni konkrete luktus kontraŭ Kolero, Malamo kaj Envio en nia nuna socio, unu el la plej seriozaj eblaj respondoj kiuj evidentiĝus laŭ mi estus: i.a., per bona edukado de niaj infanoj, kaj kadre de ĝi, i.a. per eldonado de bone elpensitaj infanlibroj, kiel ekzemple tiu ĉi…
Mi konsilas al plenkreskuloj legontaj tiun ĉi belan libron al siaj infanoj (aŭ legigontaj ĝin al jam legokapablaj infanoj), klopodi laŭeble korekti la tekston antaŭe, por forigi el ĝi la erarojn bedaŭrinde eskapintajn al la provlegintoj antaŭ la eldono.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la februara numero 2012. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.