Mirinda milmejla galerio

Harpina
Antaŭ ok monatoj mi revenis de Tibeto. La grandioza beleco de Tibeto ankoraŭ restas en mia koro. Vole-nevole mi devas prezenti al vi la belan Tibeton.
Tibeto tenas tro malaltan tonon kaj neniam partoprenas en urba konkurenco de televidprogramoj. La mistero de Tibeto donas al mi iluzion. Do mi erare pensas, ke la beleco de Tibeto estas nur la Potala Palaco (mi estas nur dommastrino kun malmulte da scioj).
Kion ajn vi faras, por akiri sukceson, vi ekhavos malfacilon ĉe la komenco. Se vi volas ĝui la naturan pejzaĝon de la altebenaĵo Qinghai-Tibeta, vi devas atingi la jenajn tri bazajn postulojn.
1. Vi almenaŭ povas elteni la malsanon pro alteco. La supermara mezalteco de la altebenaĵo Qinghai-Tibeta estas ĉirkaŭ kvin mil metroj. Iuj homoj ne povas elteni tiun altecon.
2. Vi povas elteni la temperaturan diferencon de 18 gradoj. En Tibeto estas malvarme matene kaj vespere, kaj varmege ĉe tagmezo. Vi devas atenti la malvarmon sur la altebenaĵo, ĉar la malvarmego sur la altebenaĵo estas tre rigora por homoj.
3. La vojoj sur la altenenaĵo estas tre malglataj. Vi estas postulata kunligi la sekurigan zonon.

Mi vojaĝis tra Tibeto en unu monato. Tibeto donis al mi jenan impreson: Mirinda milmejla galerio!
Tio, kion vi vidos, estas nekredeble bela: negrandioza, tridimensia, mirinda bildo. La plej virga beleco estas vera beleco. Mi ankaŭ vidis, ke la tibetanoj vivas feliĉan vivon. En la salono de ĉiu familio pendas portreto de prezidanto Xi Jinping. Se mi estus komponisto, mi volus krei kanton por prilaŭdi Tibeton, kiu profunde radikas en la koroj de homoj.
Altebenaĵo Qinghai-Tíbeta estas malferma al la publiko nur dum sep monatoj jare, alivorte, de la 18-a de marto ĝis la 15-a de oktobro. Ĉiujare de la 15-a de oktobro ĝis la 18-a de marto de la dua jaro estas la ŝlosila ferma periodo.
La beleco de Tibeto altiras multajn homojn por vojaĝi almenaŭ dufoje. Ĉar naturo estas la riĉa paletro de la Galerio Qianli en Tibeto. Ĉiu sezono havas la belecon de ĉiu sezono.
Se vi volas vojaĝi al Tibeto ekonomie kaj praktike, mia sperto estas: vojaĝu per la trajno al Qingzang!
Ĉar la Qinghai-Tibeta Fervojo estas konstruita laŭ la galerio. Tiel vi ne devas resti ĉe la hotelo por vidi la scenojn laŭ la fervojo. Se la eksterlandaj turistoj kaj tajvananoj volas vojaĝi tra Tibeto, ili devas ricevi permeson de Tibeto-Turisma Oficejo.