Plus unu profeto
• Ihor Drul
– Abramĉjo, ĉu vi vizitos hodiaŭ la koncerton de Ĉelentano?
– Ne, li ne plaĉas al mi. Li tre kartavas, lispas kaj entute ne posedas la
muzikaŭdon.
– Ĉu vi jam aŭdis lin kanti?
– Ne, por mi hieraŭ Izja kantetis laŭ la telefono.
* * *
Oni diras, ke en ĉiu ŝerco troviĝas... parto de ŝerco. Ĝuste tiun ĉi parton formas la realeco. Antaŭ nelonge miajn manojn trafis bela poŝformata libreto, la titolo de kiu ne permesus al iu ajn esperantisto preterigi ĝin: БІЛЬШЕ ОДНІЄЇ МОВИ! (PLUS D’UNE LANGUE)* Aŭtoras - Barbara Cassin.
Por tiuj, kiuj ĝis nun ne konis la aŭtorinon, videblas la komplezema klarigo: la eminenta franca filozofo. Ne malpli eminentas la eldonejo de la ukrainlingva varianto: Києво-Могилянська Аkадемія** (2016). Filozofio plus lingvistiko! Ja ĉe la kontaktoj de sciencoj aperas gravaj inventoj! Sen dubi superflue mi aĉetis. Tralegis... Nun mi dubas pri la valoro de la sciencaj kontaktoj...
Oni povas renkonti avertojn de spertaj pedagogoj, ke necesas tre atenti dum paroloj kun infanoj. Des pli, se okazas parolo antaŭ junaj apaĉoj. Laŭ mia opinio la aŭtorino falis ĝuste en ilian kaptilon. Sen troa pripenso rilate la falinta demando “Kiel vi povas klarigi la fiaskon de Esperanto?” venis vasta, filozofe argumentita respondo. Ĉar la demando mem antaŭvidis la morton de Esperanto kiel jam sendisputan fakton antaŭ kiu restis nur triste demeti la ĉapelon, respondo fluis glate, ĉar restis nur agrabla fosado en faktoj, kiuj kaŭzis la finalon evidente kontentigan por ĉiuj: Ĉar Esperanto estas absolute artefarita lingvo, kiu posedas nek aŭtorojn, nek verkojn<...>ĉar Esperanto estas nura artefakto, sed ne lingvo.
Ĉi tie mi kuraĝas aparte ordigi ĉiujn malavantaĝojn, proklamitajn antaŭ la lernantoj: Esperanto – substituaĵo de la ideo de ”universala karakteristiko” de Lejbnic;
Esperanto ne funkcias, ĉar kion fari por ke ĝi estu lingvo (?);
Esperanto ne funkcias, ĉar ĝi estas artefarita, nesufiĉa kaj ne posedas:
- profundan historion,
- gravajn atingaĵojn,
- aŭtorojn,
- verkojn.
Esperanto estas same malviva, kiel ĉiuj malvivaj lingvoj kaj ne estas la gepatra por iu ajn homo; (ĉi tie la malvarmo trakuras mian dorson, dum mi imagas, ke la demandon povus starigi iu el la denaskaj esperantistoj!)
La eminentulino ne devus elbuŝigi la lastan frazon ankaŭ pro alia kaŭzo. Kiel instruas nin la katedro, la lingvo mortas tuj post la morto de la lasta lingvoposedanto. Sekve, mi, kiel esperantisto, devas humile averti la legantojn (postsekve de Mark Twain), ke la (jam memkomprenebla) famo pri mia morto estas iom troigita...
Ho ve, tute vane la filozofino prezentis sian posedon de la kritikata objekto per la frazo: la vorto “esperanto” estas tradukata kiel “espero” . ( Halo-o-o! Izja, ne plu telefonu al filozofoj!!! )
Diablo sidas en detaloj. En la lernejo, kiun trapasis Ŝtirlic***, oni instruis, ke se vi ne certas pri iu afero, neniuokaze falu en detaladon, penu naĝi nur supraĵe... Ni indulgu nian filozofinon, ĉar ne ĉiuj francaj filozofoj estas ekstre salajrataj kiel spionoj.
La scienco, tiu kiu staras fronte al Esperanto, jam ne minacas al la mondo krei la Universalan Tutmondan Belsonan Lingvon. Nun por la scienco sufiĉas konstati, ke de Pekino ĝis Tamaranrasset estas uzata “globiŝ” (Global English – se iu ne komprenas) – kiu jam estas la unu lingvo por la tuta mondo, kaj aldone en Usono jam aŭdeblas “spengliŝ” – miksaĵo de la hispana kaj angla.
Plej evidente por eviti eblajn akuzojn pri ia antaŭjuĝo rilate la arteferitan lingvon, la aŭtorino pripentras helan estonton por la “spengliŝ”. Nur bedaŭrindas manko de iaj informoj pri la sciencaj fortoj, kirlintaj ambaŭ lingvojn ĝis la stato de “spengliŝ”, ja ekzistas ia timsupozo, ke por la tutmonda konsumo estos prezentata la kreaĵo de la kontraŭleĝaj meksikaj elmigrintoj al la usona Kalifornio.
Por “spengliŝ” videblas belaj la perspektivoj: “...ĝi povas fariĝi plenvalora komunik-lingvo, en ĝi oni povos kompili kantojn kaj verki”. Tamen ne ĉio glatas, pri kio vi jam ĝoje ekesperis, ĉar “vere, tio ĉi povas esti ankaŭ la danĝero, sed (ni ne timu!) samtempe ĝi estas bona danĝero (sic!) ligita kun la lingvoevoluoj”. Nu, kvankam dank’ al Dio la danĝero ekzistas, ĝi estas bona! La filozofoj ĉiam povas rimarki ion, pri kio supozi normala homo ne sukcesas.
“La danĝero de la komuna komuniklingvo estas tute reala. Por kontraŭstari tiun ĉi danĝeron necesas ke ĉiu parolu per propra lingvo kaj aldone per unu alia”.
Kaj iom malsupre sur la sama paĝo (46):
“La lingvo ne estas komunikilo, tio ĉi estas entute io alia.”
Se eblus elvoki kontakton de la for-
mala logiko kun la supre prezentita filozofio ni akirus konkludon, ke ĝuste esperantistoj estas malamikoj de la komuna komunikilo, ĉar almenaŭ mi ne konas esperantiston, kiu posedus nur unu lingvon.
Homo, kiu profesie ”amas saĝecon”, ne ĉiam sukcesas same taksi verecon.
Ni ne postulu de homo pli, ol tiu povas.
Iom epiloge. La “bon-danĝera” tutmonda lingvo jam ekestis.
Por Esperanto filozofoj profetas jam hodiaŭan morton.
* * *
La ne malpli eminenta popola filozofo Rabinoviĉ revenas el hospitalo. Lin amase renkontas la najbaroj:
– Kiel statas via sano?
– Vi ne ĝisvivos!..
___________________________
* Pli ol unu lingvo (red.)
** Kijiva Mohila Akademio (red.)
*** Fikcia persono – ĉefrolulo de la Sovetunia kelkseria filmo pri la sekreta sovetunia agento en la nazia Germanio (red.)
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la marta numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.