Verva kaj eterna servo al Esperanto

Lilia Nikolova

Violin Oljanov naskiĝis la 7-an de aprilo 1919 en Varna. Li eklernis Esperanton 14-jara, eksigita el ĉiuj bulgaraj lernejoj pro kontraŭfaŝisma aktivado, la adoleskulo dediĉas sin tute al la Esperanto-movado. Post studoj en Sovetunio (1949–1954), li tuj kuniniciatis la restarigon de Bulgara Esperanto-Asocio, kie alternis lia servo kiel sekretario, vicprezidanto, ĉefredaktoro de ''Bulgara esperantisto'', A-komitatano de UEA, prezidanto de Internacia Unuiĝo de Esperantistoj-Filologoj kaj redaktoro de ''Filologo''. Dum 1976 li estis elektita en la sekretariaton de Mondpaca Esperantista Movado kaj iĝis ĉefredaktoro de ties revuo ''Paco''.
Estro de la instrukomisiono de BEA, Violin Oljanov gvidis sennombrajn kursojn, verkis lernolibrojn por tri niveloj, gramatikojn, kunaŭtoro de Bulgara-Esperanto Vortaro, redaktis la lingvosciencan artikolaron ''Interlingvistiko kaj esperantologio”.
Sub la pseŭdonimo Zefiro li verkis poezion, tradukis multajn poemojn kaj popolkantojn, publikigis pli ol mil artikolojn pri kaj en Eeperanto.
Violin Oljanov estis membro kaj delegito de UEA kvardekon da jaroj. De 1986 li estis ano kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.
En ''Bulgara esperantisto'' kaj ''Paco'' mi observis tiun ĉi imponan agadon kaj la altrangulo aspektis neatingebla kulmino de klereco! Plej surprize li recenzis mian libreton, pro kio mi dankis kaj ni tiom amikiĝis, ke la vera zamenhofano volis doni al mi sian bibliotekon, konsistantan el kelkmiloj da libroj! Mia honto akcepti la valoregan donacon ricevis trankviligan insiston, ke la faro prezentus zorgon pri la movado mem. Tamen la protekto al la movado ne forprenis la atenton al la aparta esperantisto - profunde kortuŝis min bildkarto sendita dume okazis kongreso, ĉar mi ĝisoste kredas, ke nia lingvo prosperas dank'al amika, helpema, kuraĝiga, solidara rilato al ĉiu homo! Liaj ŝatataj esprimoj estis: ''sen ceremonioj, kontraŭ tabuoj, sincera ĝis abomeno''. La akademiano absolute egalrajtigis novan esperantiston kaj inter ni ekzistis neniaj barieroj.
Bedaŭrinde, ni tro tarde trovis unu la alian. La triumfa, inspiriga, admiroplena vivo de la karmemora amiko estingiĝis la 10-an de oktobro 1998. La titolo nek eraras, nek troigas, ĉar liaj lernolibroj, gramatikoj, poezio kaj ĉio farita eterne servos al Esperanto!
Pacan kaj verdan eternecon al via animo, dankinda fidelulo!

50 JAROJ
Lingvo kara kaj belsona,
lingvo de malriĉa ar' -
lingvo de ideo bona,
lingvo de la tuthomar'!

Ho vi, lingvo Esperanta,
flugu tra la tuta mond' -
Esperanto - lingvo sankta,
vi de l' p a c o  estu pont'!

Faris vi la ekzamenon
brile ĉe la kruda viv' -
vi renkontis malkomprenon
kaj atakojn trovis vi!

Persekutis vin barbaroj
kaj minacis per detru' -
pruvon donas KVINDEK JAROJ
mortos vi neniam plu!

Brilos nia verda stelo -
kreskos nia legion',
paco regos sur la tero -
ne ektondros plu kanon'!
1937   - 18-jaraĝa

LA ŜIPO VERDSTELA
La ŝipo verdstela trankvile
nun naĝas en landa liber',,
triumfas la vero facile -
sukceso post longa esper'.

Nun trinku kaj kantu kaj dancu, anaro,
ne estas survoje plu ŝtonoj kaj baroj.

Ni kantas kaj dancas kaj ĝojas
en tiu solena festen',
ja klara kaj rekta la vojo
nun estas en plena seren'.

En ŝercoj foriru la festo,
en kora, amika parol'-
amikoj eterne ni restu
por bono de ĉiu popol'.

Ni kantu senzorge kaj dancu, anaro,
la ŝipo verdstela jam naĝas en klaro!
1960-1961

LA PORDO FERMIĜIS
Krak' serura
segis
                la silenton,
post mi fermiĝis pord'
premas min
                  venena sento,
baraktas pensoj
en  malord'.

Obskur' mucida 
regas sur la strato
kaj falas gutoj
el ĉiela for'...
Ĉu mi
ne estas plu
amato?!

Ĉu tio signas
jam
           la finon
de l' miraĝ''
en la dezerto de l' anim',
ĉu sonĝe
mi kunfluis
       florfeinon
parfum' arbara
ebriigas min?
Flustras guto-eroj
sur la trotuaro
ĉielo larmas en malĝoj',
en rido
            preterpasas
gaja
       paro,
marŝas mi
sur nekonata voj'...
1966