Lumo kaj ombro

Yenovk Lazian

Mafio klarigata al turistoj.
Augusto Cavaldi. El la itala trad. Michela Lipari kaj Carlo Minnaja. Trapani: di girolamo, 2011. 53p. 17cm. ISBN 9788887778991.
Prezo: € 6,60.

Mendi en la katalogo de UEA

Esenca lernolibro de la itala lingvo.
Marco Mezzadri. En Esperanton trad. Davide Astori. Perugia: Guerra, 2006. 251p. 18cm. ISBN 8877159170.
Prezo: € 11,40

Mendi en la katalogo de UEA

Du poŝformataj libretoj, ambaŭ aperintaj en Italio ĉe naciaj (!) eldonejoj. Unua pritraktas la arĝentsone belkordan lingvon italan, la alia la malican kaj fian mafion; kvazaŭ lumon kaj ombron, kies interluktado helpas plukoni la vizaĝon de la lando.
La mafio plagis kaj ankoraŭ plagas Italion, senteble venenas ĝian vivon kaj senesperigas sinsekvajn generaciojn, kredigante ke nur la malbono kapablas regi. Tamen kiom ajn potenca estas la mafio, la kontraŭuloj superas nombre kaj forte. La eksteruloj, ĉerpantaj sciojn pri la mafio el filmoj, havas iomete distorditan mensobildon, do la libreto popaŝe trakribras la faktojn kaj la fantaziojn. La libro estas verkita demand-kaj-respondoforme, kio donas al la teksto certan ritmon. Oni legas kun intereso, tamen jam post la tralego senteblas ia manko. Ĉu eble kelkaj bildoj? Eble rektaj citaĵoj el la fontoj? La gazetaro ja abunde pritraktis procesojn kaj multo estis dirita el ambaŭ flankoj de la juĝisteja kadro...
La dua libro, kvankam lernolibro laŭtitole, estas pli konsultilo, tre utila jam ĉe la plej frua lernoŝtupo. Ene oni trovas ne sinsekvajn lecionojn, sed laŭteme dividitajn informojn. Ĝojinde rimarkeblas ke multaj gramatikaj ekzemploj intence uzas ĝuste tiun italan vortoprovizon, kiu estas senpere komprenebla por esperantisto, do la lernanto povas plene koncentriĝi al la strukturo de la lingvo. La tempaj verboformoj estas ofte klarigataj per tempolinioj kun sagoj, metodo elprovite altefika. La paĝaspekto estas tre legifavora: ĉio grava tuj videblas, multaj tabeletoj helpas laŭsisteman akiradon de la lingvo kaj amuzaj bildetoj sentrude vivigas la ekzemplojn. La libro proponas ekzercojn kun la ŝlosilo librofine, kie troveblas ankaŭ kelkaj testoj por memtakso. Resume: riĉa enhavo kun multaj sciindaĵoj, kvankam sufiĉe etformate, bonkvalita presado kaj, tute nelaste: la ekstermovada deveno de la du libroj.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2012. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.