BET-55 en Litovio — Panevėžys 6.7. — 14.7. 2019

Liba Gabalda

Baltiaj Esperanto-Tagoj bonvenigis nin per pluv-sun-venta vetero. Ili estas internaciaj aranĝoj kun altnivelaj programeroj kun simila enhavo kiel la Universalaj Kongresoj. BET-oj okazadas laŭvice en Estonio-Latvio-Litovio. Ĉiutage aperis riĉe ilustrita kvarpaĝa kuriero ABELO, redaktita de Stano Marček. Per ĝi ni estis informitaj pri diversaj okazaĵoj, aperis listo de novaj aliĝintoj, taga programo kaj manĝmenuo. Li ankaŭ kompilis belan BET-libron kun multaj utilaj sciigoj kaj raportoj de ĉiuj jam okazintaj BET-aranĝoj en Litovio.
Aliĝis 425 esperantistoj el 37 landoj. Tamen kelkaj ne povis alveni pro diversaj kialoj. Laŭ la nombro de partoprenantoj la ĉi-jara BET estas la plej impona lastatempe. La 6-an de julio Litovio festas Nacian Tagon. Estas kutimo kanti la himnon (nacian Glorkanton) je la 9-a horo vespere ie ajn en la mondo, kie troviĝas litovoj. Do, same okazis dum la BET-55 post la vespera koncerto de Natalia Bertse.
La solena inaŭguro okazis la dimanĉan posttagmezon en la kultura centro de Panevėžys kun la ĉeesto de la urbestro s-ro Rytis Račkauskas. La prezidanto de la litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas bonvenigis ĉiujn partoprenantojn bondezirante sukceson al la evento. Biruta Rozenfelde estis iniciatinto de BET-oj antaŭ sesdek jaroj. Post la prezentado de diversaj salutvortoj, artaj folkloraj grupoj de la urbo prezentis belegan spektaklon de kantoj kaj dancoj. Poste okazis por ĉiuj riĉa urbestra akcepto.

La programo de BET-55 estis varia kaj riĉega. Ne eblas mencii ĉiujn programerojn, ĉar unu paĝo ne sufiĉus. Okazis sinsekvo da prelegoj de Somera Universitato, de SUS-36 (Sanmarineca Universitata Sesio) de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) pri kiu eblis aĉeti IKU-libron. Interesaj estis ankaŭ aliaj prelegserioj pri diversaj temoj.
La partoprenantoj povis ekkoni la historion de la litova lingvo kaj ĝian kulturon fare de Aloyzas Gudavičius. Pri spacteleskopoj informis Amri Wandel, pri religio kaj sociologio de Esperanto Walter Żelazny. En prelegserio de Márkus Gábor “Ĉu Esperanto plibonigis/plibonigas la mondon?” ni provis trovi la respondon. Prelegserio de Orlando Raola temis pri “Media kemio”, medioprotektado en la hidrosfero, terkrusto, biosfero. La prelegciklon pri “Lingvo kaj kulturo” prezentis Ilona Koutny.
Pri la azia movado informis Lee Jungkee, pri historia E-movado en Ĉinio kaj instruado en ĉinaj universitatoj kaj lernejoj kaj pri la situacio de medio kaj energio en Ĉinio donis informojn Gong Xiaofeng (Arko). Amuze kaj serioze pri diversaj karakteroj de Esperanto parolis Aleksandr Melnikov. Baŭhaŭsan artan stilon prezentis Peter Kühnel. Pri “Zamenhofaj objektoj” parolis Robert Kamiński. Li ankaŭ iniciatis kaj instalis interesan ekspozicion de Zeoj. La mondon de fabeloj kaj diversaj herooj prezentis Anna Striganova. Pri la eldonejo Impeto, pri la Reta Revuo de Esperanto, pri modernaj sociaj retoj kaj Esperanto parolis Dima Ŝevĉenko. “Ĉu muziko povas kuraci?” kaj kiamaniere tio okazas klarigis Pavla Dvořáková. Pri “Plastaĵoj en la diversaj akvosferoj” informis Manfred Westermayer. Pri gravitaj ondoj parolis Alfred Heiligenbrunner. Intelektajn ludojn prezentis Tatjana Auderskaja. Kanadanoj varbis por venontjara UK en Montrealo.
Ĉeestantoj spektis la filmon "Litvo - Patrujo mia" de Roman Dobrzyński. Okazis kunveno de ĵurnalistoj kaj aŭtoraj horoj kun Mikaelo Bronŝtejn kaj Tatjana Auderskaja. Estis lanĉita nova eldono de “Baza literatura Krestomatio”. Riĉa estis la libroservo, okazis interesaj kvizoj, por Di-kredantoj okazis Meso. Admirinda estis la ekspozicio de pupoj de Anna Striganova. Kortuŝan prezentadon montris sepjaraĝaj infanoj de la urba infanĝardeno “Puriena” laŭ la slovena popola fabelo “Paŝtisteto”.
La diversnivelajn Esperanto-kursojn gvidis la jenaj instruistoj: Stano Marĉek el Slovakio, Nina Petuchovska el Pollando, Abdurachman Junusov el Dagestano, Anne Joussions kaj Françoise Noireau el Francio, Svetlana Smetanina el Rusio, Mikaelo Lineckij el Ukrainio.
La oferto de la esperantista arta programo estis varia kaj tre riĉa. Okazis ĉiutagaj posttagmezaj kaj vesperaj koncertoj. Kun granda sukceso kaj aplaŭdo koncertis por ni la konata litova familia grupo “Sepa kaj Asorti”, Kaŝi el Germanio, Amira Chun el Koreio, Jogaile Ĉojute el Litovio, Mikaelo Bronŝtejn el Rusio akompanata de Sergej Straŝnenko (LaTerura) ankaŭ el Rusio, Zuzana Kornicka el Pollando. Violonis Françoise Noireau el Francio. Belsonis ankaŭ kantoj el Ukrainio.
Dum la adiaŭa vespero prezentiĝis niaj talentuloj. Ni ĝuis Esperanto-kantojn el Ukrainio, Svislando, Ĉeĥio, Rusio, Pollando, korean dancon, poemon de knabino Daŝa el Rusio. Ventro-dancadon prezentis litova junulino. Mikaelo Lineckij reĝisoris la programon kaj prezentis la artistojn.
Neforgesebla estis la tuttaga ekskurso al la urbeto Birzai, kie ni en kastela muzeo gustumis bieron, ekkonis ĝian fabrikadon kaj ĝuis muzikan prezenton. Poste ni daŭrigis la busvojaĝon al regiona parko, kie eblis supreniri rigardejon en formo de ŝipo kaj fine en urbeto ni Pakruojis ni bonguste tagmanĝis kaj promenis en bienpalaca ĝardeno admirante belegajn florkomponaĵojn. La duontaga ekskurso gvidis nin al bieno de aromaj plantoj, kie ni mem pretigis infuzaĵon el ili kaj gustumis lokan mielon kun fromaĝo.
Solena fermo okazis la 13-an de julio. Estis prezentita statistiko pri BET-55, disdonitaj atestiloj al sukcesintaj ekzamenitoj, rozoj al ĉiuj LKK-anoj kaj helpintoj.
Koran dankon al litovaj esperantistoj, kiuj multe laboris por sukcesigo de BET-55 kaj al multaj eksterlandaj gastoj, kiuj kontribuis al la aranĝo per diversaj eroj.

Fotoj de Anna Striganova