La 104-a Universala Kongreso. Impresoj de la partoprenanto

Liba Gabalda

Ĝi okazis en Finnlando en Lahtio, ne tro granda urbo, ĉirkaŭata de bela naturo, kiu famas pri vintraj sportoj. Ne pretervideblaj estas la tri skisaltejoj apud la sport-halo ISKU AREENA, kie la teamo Pelicans (Pelikanoj) trejnas sin kaj ludas glacihokeon. Tie okazis ankaŭ la ĉi-jara 104-a Universala Kongreso de Esperanto. Verdire elekto de sporta stadiono por la UK ne konvenas. Salonoj (aŭ pli bone kameroj) estas tre malgrandaj, pluraj ŝtuparoj sen lifto kaj altaj ŝtupoj en la stadiono ne estas adekvataj por pli aĝaj personoj, kiuj tamen en la UK-oj estas plimulto. Bonŝance ne okazis akcidentoj. Avantaĝo estis, ke ni bone vidis la podianojn kaj ni povis enrigardi malantaŭ la kulisoj de la sportejo. Konvena salono estis en apuda lernejo Salpus, kie troviĝis ankaŭ la dua manĝejo. La manĝoj estis bongustaj.

Finnlando estas lando de "Mil kaj unu lagoj…, betuloj…, saŭnoj…". En vastaj arbaroj promenas boacoj kaj abundas fungoj; en lagoj naĝas fiŝoj.
Al la kongreso aliĝis 917 geesperantistoj el 57 landoj. La programo, kiel kutime estis ampleksa kaj varia. Krom kutimaj kongres-programeroj (Movada foiro, Kleriga lundo, Tago de lernado, E-kursoj, KER ekzamenoj, IKU-AIS sesioj, Belartaj konkursoj, Urba akcepto, Esperantologia konferenco, Aŭkcio ktp.) la ĉeestantoj povis akiri praktikojn en aikido, eŭritmio kaj tajĝiĉŭano, sciojn pri biero kaj sano, ekzercojn pri kapdolora masaĝo, informojn pri diversaj religioj: Oomoto, Budhismo, Spiritismo, Ŭombulismo, Katolikismo. Ne Di-kredantoj interesiĝis pri Ateismo.
Finnlanda gazetaro abunde informis pri la UK antaŭ la kongreso, kaj dum la semajna aranĝo okazis intervjuoj. Ĉiutage aperadis kongresa kuriero "La Saltejo", per kiu ni povis ekscii pri diversaj programŝanĝoj, manĝmenuo, kaj aliaj aktualaĵoj. Ekzemple: ampleksan informon pri la ĵus pasinta ILEI-kongreso en Serbio, pri ĝiaj rezolucio kaj aktivado rivelis Mireille Grosjean.
La kongresa ĉeftemo estis: "Vivanta naturo, floranta kulturo", kiu estis abunde pritraktata. Pri Finnlando okazis multaj programeroj. Oni parolis pri ekesto de la lando, pri la demokratio, estis prezentitaj Sameaj minoritataj lingvoj, eblis lerni la finnan lingvon eksprese, okazis kelkaj laŭtemaj ekskursoj. Prelegoj temis pri "Finna naturo", pri "Eduksistemo" kaj pri "Politika vivo en Finnlando". Oni parolis pri Esperanto-historio de Lahtio. Nacia vespero okazis en belega teatro. En bankedo oni gustumis finnajn specialaĵojn.

Okazis pluraj posttagmezaj artaj progameroj en kiuj prezentiĝis diversaj kantistoj kaj muzikgrupoj. Ni spektis koncertojn de Manŭel kaj de Ĵele. Vespere plezurigis nin la kantgrupo Sepa kaj Asorti, Kajto kaj JoMo. Impresis la teatraĵo "Vivo de Galileo" prezentata de Saša Pilipović, kiu ankaŭ kantis ciganajn kantojn. La Litova grupo Asorti muzikis ankaŭ dum la balo.

Estis elektita nova Estraro. Duncan Charters, el Usono, elektiĝis Prezidanto. Vicprezidantoj estas: Fernando Maia el Brazilo kaj Huang Yinbao (Trezoro) el Ĉinio. Ĝenerala sekretario Alex Kadar el Francio. Kongresojn, kulturon, eldonadon, terminologion prizorgos Orlando Raola el Usono. Pri Afriko kaj Aktivula Maturigo okupiĝos Jérémie Sabiyimva el Burundo, pri Azio kaj Oceanio So Jinsu el Koreio kaj la sciencan kaj fakan agadon prizorgos Amri Wandel el Israelo. Akademianoj elektis novan sekretarion - François Lo Jacomo el Francio.
Samtempe kongresis blinduloj. En enirhalo ni povis admiri foto-ekspozicion pri Kroatio: La lando de mirinda naturo. Kanadaj samideanoj prezentis la venontan kongreson en Montrealo al kiu jam aliĝis surloke 80 gesamideanoj, kio estas rekorda nombro.
La libroservo ofertis multajn librojn kaj aliajn esperantaĵojn. Okazis paroligaj lecionoj kaj konkurso pri publika parolado. Ne mankis aŭtoraj duonhoroj. Ĉiu kongresano ricevis la libron Kalevala - finna nacia epopeo. Ĝi estis donaco de la finnlanda E-asocio. Oni omaĝis la faman islandan verkiston Baldur Ragnarsson. Kunvenis juristoj, fervojistoj, pedagogoj, mondcivitanoj, ĵurnalistoj, medicinistoj, nefumantoj, ekologiistoj, vegetaranoj, sennaciistoj, matematikistoj kaj aliaj homoj el diversaj organizaĵoj. Fondiĝis asocio de Te-amantoj. Futbal-matĉon ĉi-foje gajnis esperantista teamo je 5:2.

Ĉiutage okazis ekskursoj tra la urbo kaj al proksima ĉirkaŭaĵo. Merkredaj tuttagaj ekskursoj ebligis al la kongresanoj viziti la ĉefurbon Helsinko kaj Tampereo, kie okazis la UK antaŭ 24 jaroj.
La ĉi-jara Internacia Vespero estis brila. Ni spektis lumludadon, plurajn dancojn, kantojn, spritaĵojn. Ĉe la fino kantis internacia koruso. La fermon de la kongreso efektivigis la nova Prezidanto Charters Dunkan. Oni dankis al la antaŭa Estraro, kiu promesis kunlabori plu. Estis legata la rezolucio de la kongreso, surekrane aperis bondeziro de la sveda ministrino pri kulturo. Prezentiĝis la infanoj kaj adoleskantoj de la Kongreseto. Ĉe la fino estis transdonita la flago al la kanadaj kolegoj. Dankoj apartenas al ĉiuj kiuj preparis la ĉi-jaran 104-an Esperanto-kongreson.

Fotoj de Anna Striganova