La X Tutrusia scienc-praktika konferenco "Amaskomunikiloj en la multpolusa mondo: problemoj kaj perspektivoj"


Hieraŭ, la 8-an de novembro, Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko partoprenis la X Tutrusian scienc-praktikan konferencon "Amaskomunikiloj en la multpolusa mondo: problemoj kaj perspektivoj". Anna elpaŝis kun la temo «La Ondo de Esperanto»: 1909-1917, 1991-2019...». Materialoj de la konferenco estos publikigitaj libroforme.

Anna kaj Dima ofte partoprenas diversajn sciencajn konferencojn kun prelegoj, rilataj al Esperanto. Tiel ĉi-printempe ili rakontis pri neologismoj en Esperanto (Anna) kaj pri Esperanto en sociaj retoj (Dima) dum la III Internacia scienc-praktika konferenco “Lingvo kaj parolo en la interreto: personeco, socio, komunikado, kulturo”. Kaj antaŭ unu jaro ili rakontis pri la revuo Esperanto (Anna) kaj pri Unesko-Kuriero en Esperanto (Dima) dum la IX Tutrusia scienc-praktika konferenco "Amaskomunikiloj en la multpolusa mondo: problemoj kaj perspektivoj".