La 92-a SAT-kongreso

Liba Gabalda

Ĝi okazis 04.08-11.08.2019 en bieno de Salesianaj fratoj en la populara kvartalo Horta de Barcelono. Bela ĝardeno kun pluraj romantikaj anguloj, floroj, basenetoj kun testudoj kaj fiŝoj, fontanoj, statuoj kaj palmoj ĉirkaŭas la lokon. Ĝi estas tre agrabla ripozejo, sed tamen dum la kongreso oni multe laboris kaj ŝvitis pro la varmega tutsemajna vetero.
Antaŭ cent dek jaroj okazis en Barcelono la tre sukcesa 5-a Universala Kongreso, kiun ĉeestis doktoro Esperanto, L.L. Zamenhof. Barcelono allogas. Al la ĉi-jara kongreso aliĝis 220 gesamideanoj el la tuta mondo. Post la alveno oni bonvenigis la unuafojajn kongresanojn kaj klarigis al ili kio estas SAT. En la bela okulfrapa kongresa sako ni malkovris ilustritan kongreslibron redaktitan de Javier Alcalde kun detalaj priskriboj de ĉiuj programeroj. Krom tio enestis dulingva libreto "Esperanto: Unu lingvo por ĉiuj" de Eduardo Vivancos kaj la broŝureto pri "Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panco" de Marcel Redulez kaj Klodin' Pomirol.
Dimanĉon, dum la interkona vespero, la ĉeestantoj povis lerni plurajn tutmondajn dancojn. Lunde matene Saioa Escobar kaj Vinko Markov bonvenigis la partoprenantojn de la 92-a SAT-kongreso. La reprezentantoj de diversaj asocioj salutis la kongreson. Juliette Ternant transdonis parkerigitan mesaĝon de sia frato Eduardo Vivancos loĝanta en Kanado. Li ne povis ĉeesti la kongreson persone pro granda aĝo. Tamen, alian tagon, surprize okazis rekta telefona kontakto kun li. Mi invitis la ĉeestantojn al la 72-a kongreso de fervojistoj, okazonta venontjare en Germanio en la urbo Frankfurt ĉe Odro kaj en la pola urbo Słubice. Poste ni komune fotiĝis.
Dum la kongresa semajno okazis E-kursoj por komencantoj kaj por progresantoj, portret-ateliero, spektado de filmoj kaj de nepalaj dancoj, kaj interesatoj povis tabloludi. Bone estis prizorgataj la libroservo kaj la diskoservo. La gajnintoj de fotokonkurso ricevis libron. Aŭkcion prizorgis laŭtradicie Tahira Masako kun helpo de la korea kamarado Sonĝo. Por la asocio estis kolektita sumo de 701,50 €. Przemysłav Wierzbowski el Pollando invitis la gekongresanojn per alloga prezento al la venontjara SAT-kongreso, kiu okazos en Bjalistoko, la naskiĝurbo de nia Majstro L.L. Zamenhof. Franjo Martin iniciatis kantatelieron kun gitarakompano de Xavier Rodon. La partoprenantoj ĉe la fino prezentis aron da revoluciaj kantoj. Miguel Fernández prezentis sian tradukon "Ha, Karmela" kaj sian poemaron "Rev-ene". Franciska Toubale emociplene deklamis la poemon "Ankaŭ mi estas homo". Okazis peĉakuĉaj sesioj - bildoprezentoj pri diversaj temoj kun komentoj. Ekz: pri rifuĝintoj en Samoso kaj en Francio, historio pri la kongresejo, pri naturkuracado, pri mondmapoj, bitarkivo, pri Klara Zamenhof ktp.
Kunvenis liberecana, sennaciisma kaj komunisma frakcioj, okazis laborkunsidoj kaj diversaj prelegoj: "Altsasu kaj la kataluna procezo", "Ĉu Esperanto plibonigis/plibonigos la mondon?", "Niaj sentoj pri eblo de disfaligo de nia vivmaniero", "Kiel kopirajto malhelpas kulturkreadon", "La retiriĝo-koncentrejoj-Liberigo-Ekzilo", "Ĉu la ĉifrovalutoj povus helpi la sennaciulan ekonomion?", "Sovaĝaj floroj. Kiam naturo helpas praktiki Esperanton kaj reciproke". "Minoritatoj en infanlibroj", "Pri la japana laborista sindikato Kannama", pri "Hispana revolucio kontraŭ Sovetio". Okazis jarkunveno de la vegetara sekcio kaj de la ekologiisma frakcio de SAT, de la eldona fako kooperativa kaj de la poresperanta fako, de la liberpensula frakcio. Okazis ankaŭ la jara kunveno de la LEA-komitato kaj la asembleo de SATeH.

Grandan intereson vekis la programero pri "Norda Koreio: demandoj kaj respondoj" gvidata de la kataluno Alejandro Cao de Benós, kiu havas rektan rilaton kun la registaro de tiu lando. Aldoniĝis alia debato kun samideanoj el suda Koreio, kamaradoj Paz kaj Sonĝo. Ankaŭ vaste estis priparolata la nuntempa politika situacio en Katalunio. Dum socia forumo pri anarkiismo, socialismo, komunismo oni prezentis diversajn politikajn vidpunktojn. Ĉe la lasta laborkunsido estis akceptitaj gvidrezolucio kaj deklaracio.
Duontaga ekskurso al Can Masdeu montris al la partoprenantoj alternativan vivmanieron de malgranda komunumo de 30 personoj en memmastrumata socia centro. La ĉeestantoj povis elekti inter du tuttagaj ekskursoj. La unua malkovris al ili la ĉirkaŭaĵon de Subirats, kie troviĝas muzeo de Esperanto fondita en la jaro 1968-a fare de Luis Hernández Yzal. En la dua ekskurso, kies celo estis Montserrat, oni vizitis ankaŭ la bibliotekon Ramon Molera. En ambaŭ ekskursoj ili bone tagmanĝis kaj trinkis bongustajn regionajn vinojn.
Ĉiuvespere okazis artaj kaj kulturaj spektakloj. Eksterordinara estis la koncerto "Mia liriko kaj muziko" de Miguel Fernández. Entuziasmon atingis koncerto de JoMo, kiu post kelkaj revoluciaj kanzonoj dancigis la publikon tiel fervore, ke ĉe la lasta kanto rompiĝis al lia gitaro du kordoj. Saŝa Pilipoviĉ krom la teatraĵo "Vivo de Galileo" prezentis Universalan Kabaredon kaj kantis ciganajn kantojn. Eŭskajn kantojn kun gitarakompano prezentis juna knabo Porrumentzio. La lastan vesperon koncertis por ni la fama kataluna grupo Kaj Tiel Plu en unu ĝardena angulo. La intereson de la publiko vekis pupteatraĵo "La sorĉistino kaj s-ro Kristoforo" prezentata de profesia kompanio Títeres Desde Abajo (Desubaj pupoj). Pro tiu teatraĵo ili estis antaŭ tri jaroj enkarcerigitaj. Ĉe la fino de la kongreso estis transdonita la Esperanto-flago al la pola reprezentanto. Korajn dankojn al la organizintoj pro la sukcesa kongreso. Pri la ĉi-jara SAT-kongreso eblos spekti filmojn pri diversaj kongreseroj en la jutuba kanalo de SATeH: http://www.youtube.com/user/sateh