BEMI-semajno en Herzberg - la Esperanto-urbo. Kio estas tio?

• Zsófia Kóródy
Ankaŭ inter Esperanto-parolantoj estas multaj biciklemuloj. BEMI estas faka sekcio de TEJO, kiu la unuan fojon - sub gvido de Lars Sözüer - organizis internacian kunbicikladon kaj seminarion en kunlaboro kun la Esperanto-Centro en Herzberg am Harz. La elekto de Herzberg - la Esperanto-urbo ne estis hazarda: ĉi tie la naturo estas belega, la ĉirkaŭaĵo varia, kaj ĉiam okazas diverstipaj Esperanto-agadoj. Eĉ la vetero estis perfekta, eĉ iom tro varma, sed senpluva. Inter 21-29 junio dum 9 tagoj biciklemuloj el Belgio, Germanio, Nederlando kaj Rusio renkontiĝis kaj organizis allogajn bicikloekskursojn. Kune kun membroj de la loka Esperanto-klubo kaj aliaj invititaj gastoj oni inaŭguris Esperanto-pavilonon en la bela Esperanto-ĝardeno kaj krome okazis granda ĝardenfesto, pikniko kun abundaj manĝaĵoj.
Multajn aŭskultantojn allogis la prelego de Eddy Van den Bosch pri interesaĵoj rilate al bicikloj, biciklado.
La biciklemuloj ĉiutage elektis alian ekskurscelon en la bela turisma regiono de la mezmonataro Harz. Ekzemple ili vizitis la biciklomuzeon en Einbeck, kiu estis ĉ. 100 kilometra veturado entute, la belan urbon Duderstadt (50 kilometra vojo), la plej altan monton, nome Brocken (1142 m). Kompreneble ili vizitis ankaŭ aliajn vidindaĵojn, historiajn lokojn en la proksimeco, kiel Osterode am Harz, Walkenried kun la monaĥejo, Bad Lauterberg kaj Herzberg kun la bela Jues-lago kaj la Welf-kastelo. La plej multaj partoprenantoj tranoktis en tendoj en la ĝardeno de la Esperanto-Centro, kie en la nova pavilono eblis agrable manĝi, babili, ripozadi... Al ĉiuj tre plaĉis la eksterordinara BEMI-semajno.
Bonvenon - ankaŭ al vi (eble per biciklo) en Herzberg am Harz... la Esperanto-urbo.