BET-55 ekas

Anna Striganova

La 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj startas en Litovio. La Solena Malfermo okazos morgaŭ, la 7-an de julio, sed esperantistoj el dekoj da landoj jam dum pluraj tagoj alvenas al Panevėžys.

BET-55 okazas sub la aŭspicio de la Universala Esperanto-Asocio.

Sekvu la aranĝon en la Reta Revuo.

La unua koncerto dum la 55-a BET (sabato, 6-a de julio)

Mi komencu rakonton de vortoj, diritaj de Nataŝa Bertse mem meze de koncerto kaj bazitaj sur unu el kantitaj de ŝi kantoj. Ni ĉiuj nun estas en nia verda trajno, iu aĉetis bileton por tago, iu por monato, iu por vivo... sed tiun kanton ja ni ĉiuj konas, ĉu? Nataŝa elektis por la koncerto kantojn de sia Esperanto-juneco, tiujn, de kiuj por ŝi komenciĝis Esperanto-vivo. Mi kun rideto pensis dum la tuta koncerto, ke ankaŭ mi povas nomi tiujn kantojn – kantoj de mia Esperanta juneco. Kiam mi unuafoje ekaŭdis ilin ĉiujn mi ankoraŭ ne komprenis Esperanton, kaj, sincere dirante, mi parkerigis duonon de ili antaŭ ol mi komencis vere paroli Esperante. Nu, laŭ la bone aŭdebla zumado de kunkantanta halo, kiu interalie estis plenplena, pli malpli ĉiuj pensis same kiel mi ;)