La 86-a Itala Kongreso de Esperanto en Triesto

• Liba Gabalda Ĉi-jare, la 24–31.08.2019, la itala urbo Triesto gastigis la Italan Kongreson en luksa hotelo Savoia Excelsior Palace. Ĉe la enirejo ambaŭflanke bonvenigis nin speciala standardo kun portreto de L. Zamenhof realigita de Mirko Nikodimovich. Al la aranĝo aliĝis 258 geesperantistoj el 28 landoj de kvar kontinentoj. Ĵaŭde, antaŭ la kongreso, okazis gazetara konferenco kaj vendrede estis inaŭgurita en Poŝta kaj Telegrafa Muzeo Mezeŭropa ekspozicio "Trieste kaj Esperanto", kiun zorgeme pretigis Elda Doerfler. Pri la kongreso interesiĝis la ŝtata televido kaj plurfoje filmis nin dum la evento. Ankaŭ en lokaj gazetoj aperis artikoloj.
Dum la interkona vespero estis prezentita la programo de la kongresa semajno kaj allogaj bildoj pri la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Poste kelkaj ĉeestantoj prezentis sin. Dimanĉe, dum la solena inaŭguro, salutis personoj el diversaj asocioj. Estis legata mesaĝo de la nova UEA-prezidanto Duncan Charters. La litova komisionano de EU Vytenis Povilas Andriukaitis intervenis surekrane parolante pri Esperato kaj lingva justeco en Eŭropo. Ĉe la fino li deziris sukceson al la kongreso.
La kongresa temo estis: Multkulturismo kaj plurlingvismo hodiaŭ. En la programo estis inkluzivita seminario "Leonardo" pro la 500-jara mortodatreveno de Leonardo da Vinci, la fama itala pentristo malpli konata kiel inventisto, arkitekto, muzikisto kaj sciencisto. Honore al li estis dediĉitaj pluraj programeroj. Al la "EEU-seminario" kontribuis per interesaj prelegoj la jenaj prelegantoj: Seán Ó Riain, Zlatko Tiŝljar, Jozefo Reinvart, Michele Gazzola.
Ne malpli interesaj estis aliaj prelegoj pri "Esperanto-muzeo en Vieno", kiun prezentis ĝia direktoro Bernhard Tuider. Pri "La plej gravaj historiaj eventoj kaj iliaj lingvoj" kaj pri "Hungario kaj problemo pri internacia komunikado" parolis Gábor Márkus. Pri "Etna kaj lingva diverseco en Ameriko: defioj por edukado" informis Maritza Gutiérrez Gonzáles el Kubo. En alia okazo ŝi parolis pri "Havano 500-jara aŭ la defioj de multkultura urbo". Interesan manieron prezenti "Kulturajn diferencojn en Eŭropo kaj Azio" montris per bildoj Nan Matthias Wang, ĉindevena germanino. Pri "Dagestano - lando de montoj, montoj da lingvoj" parolis Abduraĥman Junusov el Rusio. Ĉe la fino de la prezento du ĉarmulinoj, folklore vestitaj, prezentis dagestanan dancon. "Renkontiĝon kun la revuo Esperanto" prezentis ties redaktoroj Anna Striganova kaj Dmitrij Ŝevĉenko. "Plurlingvismo kaj la rolo de poliglotoj en ĝi", "Ĉu ni pretas je grandaj ŝanĝoj"? kaj "Novaĵoj de la E@I-kuirejo" prezentis la slovako Peter Baláž. "La novan retejon uea.facila.org" prezentis Anna Löwenstein kaj pri "Unesko-kuriero en Esperanto" parolis Michela Lipari.
En la salono, kie funkciis la libroservo okazis prezentado de diversaj libroj. Por filatelistoj estis eldonitaj prikongresaj bildkartoj kaj porokaza filatela kongresstampo. Okazis du Esperanto-kursoj gvidataj de Anna Löwenstein (komencantoj) kaj Dalia Pileckiene (progresantoj). Eblis sperti kaj ekzerci Ĉi-gongon subĉiele. Ankaŭ junuloj havis sian programon kaj multe amuziĝis ne nur dancante. Ĉeestantojn interesis "Lego-robotiko" - konstruado de robotaj modeloj instruata de Peter Grbec.
Dum ĉi-kongreso abundis duontagaj kaj tuttagaj ekskursoj. Tutsemajne dum la duontagaj ekskursoj eblis ekkoni la urbon kaj viziti la padon Rilke, kastelon Duino, fontojn de rivero Timavo, grotojn San Canziano, parkon kaj kastelon Miramare, historiajn kafejojn, diversajn preĝejojn. La tuttagaj ekskursoj vizitigis iom pli forajn lokojn kaj ties interesaĵojn: katedralojn, palacojn, preĝejojn, bazilikojn, muzeojn, mozaikojn, kastelon, sinagogon, kaj aliajn mirindaĵojn kaj historiajn objektojn. Marde okazis vizito al la urboj Gemona kaj Venzone. Merkrede oni povis elekti inter du ekskursoj. Unu el ili vizitigis al la partoprenantoj la urbon Gorizia, situantan ĉe la slovena limo kaj la alia direktiĝis al romiaj temploj en la urbo Aquileia. Ĵaŭde la ekskursantoj ekkonis la Longobardan epokon en la urbo Cividale del Friuli. Sabate oni sekvis spurojn de sanktejoj en urbo Grado kaj en la insulo Barbana.
Vespere ni ĝuis programerojn de italaj artistoj. La duopo Evocaré (muzikkomponisto kaj deklamanto) prezentis: "Mi revenas por rakonti - Vivo kaj morto de Maska". Lunde kantis por ni la jam konata itala kantistino Grazia Barboni. Ĉe la triesta kastelo Sankta Justo ni spektis plejparte en la itala lingvo monologan prezenton de Mario Migliucci pri "Doktoro Esperanto". Ĝi estis dediĉita precipe al la itala publiko. Sekvis romantika vespero kun instrumenta muzikgrupo Lumen Harmonicum en la kongresejo. Vendredan adiaŭan vesperon la muzikgrupo ArĉKvarteto prezentis "Muziko por revi" dediĉitan al vienaj kaj mezeŭropaj muzikaĵoj.
Post la prezento de la venontjara Itala Kongreso, okazonta en la urbo Assisi (Asizo) de la 22-a ĝis la 29-a de aŭgusto, oni resumis la kongresajn laborojn. Intervenis ankaŭ skabenino pri junulara politiko bondezirante la organizantojn pro la efika Esperanto-aktivado en Triesto. La prezidantino de la Itala Esperanto-Federacio Michela Lipari dankis al la ĉefaj organizantinoj de la kongreso (Edvige Ackerman kaj Elda Doerfler) kaj al iliaj kunhelpantoj pro la sukcesa kongreso. Ĉiuj ricevis donace libron. Ankaŭ Michela ricevis libron de la triestanoj. Ni ĝuis tre abundan kaj enhavriĉan programon.
Fotoj (krom la unua) de Anna Striganova