Salutmesaĝo de la Prezidanto de UEA al la Itala Kongreso

Duncan Charters

Karaj Kongresanoj de la 86-a Itala Kongreso de Esperanto,

Estas por mi honoro sendi al vi mian unuan mesaĝon en mia nova rolo.

Salutas vin Duncan Charters, nuna Prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, kaj mi transdonas al vi elkorajn bondezirojn por sukcesa Kongreso nome de la nova Estraro de UEA. Ni ĵus trian fojon renkontiĝis hodiaŭ matene por antaŭenigi la multflankan agadon de la Asocio. Konatiĝu kun ĝi kaj kunlaboru kun ni.
Por mi estas aparta plezuro saluti vin, kaj efektive resaluti vin, ĉar antaŭ kvar jaroj mi estis kun vi en San Benedetto del Tronto por ĝui rimarkindan Kongreson, unu el miaj plej agrablaj spertoj.

Pli ol iu ajn alia landa kongreso la Itala sukcesas venigi internacian vizitantaron pro la allogaj feriadlokoj kaj riĉa kleriga kaj kultura programo, kun elstaraj prezentaĵoj de mondkonataj gastprelegantoj, inkluzive la gejunulojn kies klarvido kaj entuziasmo portas al ni grandan esperon por la estonteco. Reprezentantoj de UEA ĉe vi estas la redaktoroj de la revuo Esperanto, kiuj volonte sciigos vin pri ilia laboro kaj disdonos en la Libroservo informilojn pri UEA kaj aliĝilojn por nia venonta Universala Kongreso en Montrealo.

La LKK kaj granda grupo de kunlaborantoj jam faris kaj daŭre faros neordinarajn fortostreĉojn por fari tiun Kongreson aparte memorinda, multflanke kleriga, agrable komforta kaj ankaŭ videbla al granda publiko.

Mi gratulas vin pro via dediĉo al la temo de Multkulturismo kaj Plurlingvismo, ĉar ĝuste nun, aldone al la granda bezono de pli da interkultura kompreniĝo inter la civitanoj de la mondo, tiu nia mondo bezonas la kulturan pliriĉiĝon kiun ni spertas konatiĝante kun la produktoj de tiuj lingvoj kaj kulturoj. Via atento al kulturo, kulturaj kontrastoj kaj komunaj valoroj, edukado, lingva politiko kaj lingvaj rajtoj koincidas kun la nuntempaj celoj de UEA. Dum vi Kongresos, mi gvidos kun kolegoj prezentadojn pri tiuj temoj en ateliero kiun ni prezentos en la 68-a Konferenco pri Civila Socio de Unuiĝintaj Nacioj, okazonta en Sallagurbo, Salt Lake City, en Usono. Kaj efektive tiu kolizio klarigas kial mi ne povas esti kun vi.

Ni frontas grandajn ŝanĝojn en nia socio, kaj ne nur la teknike komunikajn, per kiuj ni devas ĝisdatigi kaj antaŭenigi nian laboron. Se ni saĝe profitos ilin, kaj vi aŭdos pri kelkaj, ekzemple la atingoj en la poliglota komunumo, aldone al ĉiuj novaj lernantoj kiuj venas al ni pere de Duolingo kaj aliaj retejoj, ni povas atendi akcelitan disvastiĝon de la uzado en Esperanto flanke de multaj novaj uzantoj. Tiuj trovos ke tiu nia komunikilo aldonas tutmondan perspektivon kaj pli vastan signifon al iliaj jamaj pasioj kaj intereskampoj. Potenciale nia lingvo povas fariĝi ne malhavebla instrumento por la plikleriĝo kaj distriĝo de ĉiam pli granda publiko.

Do per tiuj pensoj mi adiaŭas vin, dezirante plenan sukceson en via agado kaj ĝuadon de la ĉirkaŭanta Triesto. Ĝuu ĉion kion alportos al vi tiu certe bela kongreso, kaj mi esperas ke ne pasos tro da tempo ĝis mi povos esti denove inter vi. Ĉion bonan al ĉiu partoprenanto.

Ĉiu kongresano ricevis plurajn informilojn pri la agado de UEA en la kongresa sako