Opinio: La unua Virtuala Kongreso de Esperanto

Bert de Wit

De la 1a ĝis la 8a de aŭgusto okazis la Virtuala Kongreso de Esperanto. Entute 1852 personoj aliĝis laŭ la listo de partoprenantoj!
La programo daŭris preskaŭ ĉiujn 24 horojn de tago. Tio estas logika, ĉar oni vivas en diversaj kontinentoj kaj do diversaj horzonoj. Tamen la ĉefaj programeroj ofte okazis en eŭropaj tempoj.
En la programo estis ripetaj diskutgrupoj por ekz.e kredantoj, ateistoj, ekologiemuloj, hundoŝatantoj, samseksemuloj, Oomoto, k.s. Samkiel en “fizika” kongreso..
En la programo estis ekz.e prelegoj pri la Esperanto-Movado kaj la Ligo de Nacioj, aŭtoraj duonhoroj (ekz.e Federico Gobbo pri la libro de Claudio Magris), pri la lernado de dua lingvo, pri interplanedaj vojaĝoj (Kongresa Universitato), k.t.p.
La tago de lernado okazis la 4an de aŭgusto kaj al ĝi kontribuis diverslandaj fakuloj, ekz.e Mireille Grosjean, Katalin Kováts, Ilona Koutny kaj Federico Gobbo. Interesa programo!
Kompreneble en virtuala kongreso oni ne povas tuj renkontiĝi kun geamikoj kiujn oni ne vidis dum longa tempo, oni ne povis komune manĝi kaj trinki en restoracio, sed aliflanke estis plezuro revidi homojn per la interreto kaj babili kun ili en babilejoj. Okazis eĉ virtualaj ekskursoj tra diversaj famaj urboj. Kaj virtualaj koncertoj.
Mi notis kelkajn plusojn kaj minusojn pri virtuala kongreso ĉi sube

PLUS-PUNKTOJ
• Partoprenantoj ne bezonas vojaĝi, elspezi multan monon por atingi la kongreson kaj ili indulgas la medion.

• Partoprenanto povas manĝi, trinki, k.t.p. dum la programo okazas en interreto. Oni povas facile kombini sian propran tagprogramon kun tiu de la kongreso.
Oni povas partopreni kiam oni volas kaj oni povas poste spekti diversajn programerojn kiujn oni maltrafis (“spektaĵoj”). Oni metos tiujn poste en interreton. ILEI ekz.e havas specialan jutjuban kanalon en kiu oni povas (re)vidi kongresprogramerojn.

• Partoprenis multe pli da homoj ol oni atendis. Tio estas fenomeno kiu okazas pli ofte: por la Nordamerikaj Someraj Kursoj de Esperanto aliĝis en 2020 trioble pli da homoj ol en antaŭaj jaroj.
Kiom da partoprenantoj ankaŭ efektive partoprenis? Ofte ne multaj, sed ne ĉiuj homoj estas liberaj dum tiu kongresa semajno. Dum prezentoj en la Internacia Kongresa Universitato oni vidis ke la nombro da partoprenantoj estis preskaŭ 90, dum la ferma kunsido pli.

• La programeroj estis ĝenerale bone aŭskulteblaj kaj videblaj. Oni havis la impreson ke la parolanto rekte kontaktas vin. Ne estas fora podio sur kiu la parolanto sidas.
Nur kelkfoje estis teknikaj problemoj. La unua prezento de Esperanto Nederland far Marko Konijnenberg okazis glate, sed la dua suferis pro teknikaj problemoj. Tiaj estas la komencaj malsanoj de nova maniero por kontakti, ni diru. Cetere la prezento estis bonega!

• paroligaj lecionoj okazis ankaŭ dum la semajno sub la inspira gvido de Katalin Kováts. Kelkfoje lernantoj estis apartigitaj grupe por fari ekzercon. Do, tute adaptita al la nuntempa situacio en multaj landoj.

MINUS-PUNKTOJ

• Vidbabilejoj okazis ofte, sed ne ĉiam kun diskutgvidanto (‚moderatoro‘). Post kelkaj tiaj programeroj oni ne plu havas emon partopreni. La abundo da tiuj programeroj kun vidbabilejoj indikas ke mankas aliaj programeroj kaj bonaj diskutgvidantoj. Mi povas imagi ke tio estas konsekvenco de la fakto ke nur malfrue UEA decidis virtualigi la kongreson pro la kronvirusa krizo. Do, komprenebla manko, sed en venontaj virtualaj kongresoj oni atentu pri tio. Prefere nur programeroj kun diskutgvidanto.

• La tuttaga programo evidente necesas pro la diversaj horzonoj de partoprenantoj. Mi havas la impreson ke Azianoj kaj Aŭstralianoj estis malpli reprezentitaj en la programo pro la akcento je la eŭropaj horoj. Eble tio ŝanĝiĝos en la daŭro de la tempo.

• oni bezonas teknike spertajn homojn por la glata funkciado de programoj. Kaj oni bezonas disciplinon de la partoprenantoj (konata postulo en kronvirusa tempo).

• mi mem notis ioman laciĝon pro la senĉesa sidado malantaŭ la komputila ekrano. Sed tio estas mia aĝo, mi supozas.

Entute mi estas tre entuziasma pri ĉi tiu ebleco virtuale kongresi per ikso.net (kaj jitsi.org) malgraŭ la teknikaj malfacilaĵoj kelkfoje. Mi esperas ke en venontaj jaroj ankaŭ okazos virtualaj kongresoj krom la ‚fizikaj‘ kongresoj. Kaj ni kutimiĝu al tiu tekniko!
Venontjare oni fizike kongresos en Belfasto, Nord-Irlando kaj poste en 2022 en Montrealo. Ni esperu ke tiam ne plu estos problemoj pro la kronviruso.