Ĉiutage venas plia filmo, filmeto, programero de VEKI!


Iru al la jutub-kanalo de ILEI, kie vi povas spekti la programerojn de VEKI.
Esperanto+Edukado ILEI: https://www.youtube.com/c/EsperantoEdukadoILEI/
Ĉar VEKI daŭris 7 tagojn, ĉar ĉiu tago enhavis 12 horojn da elsendado, temas pri proksimume 80 programeroj. Jam nun aperas la unuaj, kaj la plusendado daŭros ĝis la 15-a de novembro. Do iru al la paĝo kaj abonu ĝin.
Tiu paĝo ankaŭ enhavas novaĵojn pri ILEI kaj filmojn pri pedagogio kaj lingvolernado. Do ne malhavebla ilo por vi!