Eŭropo, specife Skandinavio – la necesa rejunigo. El EKO-52


Foto: Plankunsido en la Eo-Centro de Lesjöfors, Svedio

Tuj sekvos du gravaj kunsidoj pri tiu esenca temo. La unua estas virtuala kunsido organizita de la Landa Asocio de UEA, la Norvega Esperanto-Ligo, kiu montras novajn signojn pri aktiveco. La dua estas la prokrastita Seminario pri Aktivula Maturigo, okazonta en Pollando, sed ankaŭ grandparte virtuala. Ambaŭ aranĝoj teknike prizorgataj per Zoom de la Landa Asocio en Irano (kontakto: s-ro Ahmad Mamduhi). Jen la informoj pri ambaŭ:

Norvegio: Renovigo de la skandinava komunumo

Dato: 21a de novembro (sabato)
Horoj: Ekde 15:00 CET ĝis 17.00.
Platformo: la 69a AMO-seminario. (la unua seminario en Norvegio!)

Planata programo:
15:00 Enkonduko, bonvenigo (Norvegio)
15:10 Prezentoj Svedio, Danlando, Finnlando kaj Norvegio (po 10 minutoj)
15:50 Prezento SMG (per lumbildoj)
16:05 Perspektivoj por restarigo de sekcioj de TEJO
16:15 Perspektivoj por la refortigo de sekcioj de ILEI
16:25 Perspektivoj por pliaj fakaj agadoj kaj organizoj
16:35 La preskaŭa malapero de la skandinavaj lingvoj en super edukado
16:50 Diskuto kun formala fino je 17:00 kun neformala babilado poste.

Konigo de la aliro al Zoom: tion prizorgos la norvega asocio (NEL)

Pollando: Varbado de junuloj en Eŭropo

Dato: 28a de novembro (sabato)
Horoj: Ekde 14:00 CET ĝis 18.00.
Platformo: la 70a AMO-seminario.

Planata programo:
14:00 (CET): Malfermo: Enkonduko SMG (mi pretigis kaj aktualigos lumbildojn).
14:30 - La kontribuo de la ĵurnalista asocio TEĴA– Alfred Schubert.
15:15 –Loko rezervita por ILEI aŭ aliaj Fakaj Asocioj.
15:45 –Diskuto pri la du sesioj kaj formulo de rekomendoj.
16:00 – Du-hora prezento de TEJO: Charlotte Scherping, Klara Ertl, Tomáš Stano.

1. Liveri efikan aktivulan trejnadon – kampo en kiu TEJO havas sperton
2. Diskutigi la nunan staton de nia komunumo kaj la perspektivojn
3. Analizi ĝiajn fortojn kaj malfortojn (FLAM-analizo)
4. Reliefigi la ĉefajn defiojn kaj laborkampojn por la movado.
5. Formuli rekomendojn por konsili la movadon, precipe prialiro al rimedoj.

Konigo de la aliro al Zoom: tion prizorgos la patro de AMO.

Kiu volas partopreni en unu aŭ ambaŭ eventoj, nur sendu peton al kaj .