Mesaĝo de la prezidanto de ILEI okaze de 21-a de septembro: Tutmonda Tago de la Paco

Mireille Grosjean

Ni uzu tiun Tagon por pripensi pri nia vivo, nia agado, nia laboro, nia nutrado, provante trovi la plej bonajn solvojn por ni mem, nia familio, nia vilaĝo aŭ kvartalo. Ni uzu tiun Tagon por iri al konatulo aŭ parenco kaj diskuti provante solvi malnovajn konflikton kaj retrovi serenecon, atingi pacon. Ni uzu tiun Tagon por paroli pri respekto kaj solidareco okaze de nia instruado; tekstoj pri tiaj temoj ne mankas.
26-an de septembro: Tutmonda Tago por elimini la nukleajn armilojn.
Tiu paŝo nepras, tamen la registaroj de la mondo ne ankoraŭ atingis tiun etapon. En 2020 ni memoras pri la du atombombadoj en Japanio, ĉar 75 jaroj situas inter tiuj teruraj tagoj kaj nia nuna jaro. Vidu https://youtu.be/mZXUzU4nl_M
En oktobro 2019 marŝado por Paco komenciĝis en Barato kun celo Ĝenevo, Svislando, eŭropa sidejo de UN, por memori pri la senperfortaj luktoj de Gandhi. Jaï Jagat, Ekta Pariŝad. Tamen pro la pandemio la manifestacio devis halti en Erevan, Armenio, en marto 2020. Tra Francio nun marŝas diversaj grupoj, kiuj alvenos al Ĝenevo la 25-an de septembro sur la Placo de Nacioj antaŭ la UN-domaro. Tiaj paŝadoj ebligas longajn pripensojn solulajn, kaj ankaŭ paroladon kun la kunpaŝantoj. Manifestaciantoj forlasas sian kutiman vivon kaj komune iras kuraĝe antaŭen al simbola celo por esprimi sian opinion kaj impresi la decidantojn. Se en via lando vi havas la eblon manifestacii surstrate, vi estas feliĉaj. Se ne, ni pensu pri tiuj popoloj, al kiuj mankas tia eblo esprimi sin.
Kion ni povas fari por la Paco kadre de nia instruado? Kion ni volas fari? Kion ni pretas fari? Ni ĉiuj havas tiun elekton, ni ĉiuj devas decidi pri niaj faroj kaj niaj diroj. Ni estu kuraĝaj ekzemploj per pozitivaj kaj respektoplenaj paŝoj al plena feliĉo kaj progreso por niaj lernantoj.