Heidi Goes pri lastatempa Esperanto-agado en Angolo


Unu el niaj plej elstaraj aktivuloj - i.a. gajnintino de la Premio Deguĉi en 2019 - prezentis sian agadon por Esperanto en Angolo, kun aparta fokuso pri la provinco Kabindo.

Klerige: Heidi Goes pri lastatempa Esperanto-agado en Angolo - Plia rendevuo kadre de la serio "Klerige", sub la kunordigo de Claude Nourmont, komisiito de UEA pri Kulturo.

Ekde 2015 Heidi Goes vizitis ses fojojn Angolon por siaj doktorigaj esploroj. Ŝia esplortereno estis precipe Kabindo, eksklava provinco de Angolo inter Kongo Kinŝaso kaj Kongo Brazavilo. En 2018 ŝi sukcesis post prelego pri alia temo, paroleti pri Esperanto al mezlernejanoj kaj en 2019 ŝi enkondukis Esperanton en la sama mezlernejo kaj en apuda lernejo por ontaj instruistoj (en Landana). Ŝi ankaŭ dancigis plurajn grupojn de infanoj je Esperanto-muziko, en Landana kaj Necuto. En la ĉefurbo Luanda ŝi renkontis kelkajn esperantistojn kaj ŝi parolis interalie al la nova belga ambasadoro en Angolo pri Esperanto. Kune kun Abel Massiala el Kabindo ŝi transdonis Brulo kaj Ritmo, la tradukitan poemaron de la unua prezidento de Angolo, Agostinho Neto al la Memormuzeo António Agostinho Neto.

Spektu ĉe la jutubkanalo de UEA, UEAviva! - https://youtu.be/_WMooUHGStk