Virtuala renkontiĝo, organizita de LIBE


La estraro de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) decidis, organizi la 19-an de decembro je la 12-a horo laŭ la mezeŭropa tempo en nia voĉa babilejo “Esperantolando” virtualan renkontiĝon, dediĉitan al la naskiĝtago de L. L. Zamenhof. Tiu tago estas mondvaste festata kiel tago de Esperanta libro.
Vi ĉiuj povas kontribui al la programo per versoj, kantoj aŭ malgrandaj rakontoj. La daŭro de unu kontribuaĵo ne devas esti pli longa ol 7 minutoj. Vi povas proponi vian programeron mem aŭ fari sonan registraĵon. Viajn kontribuaĵojn bonvolu Sendi al jena adreso: gloro59@yandex.ru.
Se vi intencas prezenti ion neregistritan, bonvolu Informi pri tio, skribante pri longeco kaj temo de la kontribuaĵo. Nia babilejo funkcias surbaze de programo Teamtalk. Se vi ankoraŭ ne havas Teamtalk en via komputilo, vi povas turni vin al Vjaĉeslav Suslov, kiu volonte helpos vin. La adreso estas la sama.

Ni atendas vin senpacience.
Kore vin invitas al la evento,

LIBE-estraro