La Printempa Inaŭguro markos la lastan oficialan tagon de MondaFest' 2020


La 20-a de septembro 2020 estos la lasta oficiala tago de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), en kiu je la 14:00 UTC okazos la Printempa Inaŭguro. MondaFest' 2020 celas omaĝi du festajn sezonojn: Someron kaj Printempon. La Somera Inaŭguro markis la unuan oficialan tagon de la festivalo kaj omaĝis la komenciĝon de somero en la norda hemisfero. La Printempa Inaŭguro markos la lastan oficialan tagon de la Festivalo kaj omaĝos la komenciĝon de printempo en la suda hemisfero. Tial MondaFest' 2020 kun espero rigardas nian planedon, per inspiriĝo je sezonoj de varmo kaj florado, kaj per du inaŭguroj tenos dinamika kaj konstanta la agadon por Esperanto kaj por la kulturo de paco kaj diverseco en nia mondo.

En la programo de la Printempa Inaŭguro la publiko ĝuos belan kaj profundan omaĝon al Júlia Sigmond kaj Sen Rodin, la lanĉojn de la Internacia Novelo-Konkurso (INK) kaj de la kampanjo por Tutmonda Arbo-plantado, raporton pri la festivala temo fare de Humphrey Tonkin, paroladojn de niaj ĉefgvidantoj en ILEI, TEJO kaj UEA kaj multe pli. Ĉiuj estas bonvenaj spekti ĝin en la spacoj de UEA ĉe Facebook (facebook.com/universala.esperanto.asocio) kaj YouTube (https://youtu.be/8g1w_xEdZVU).