La 52-a Korea Kongreso de Esperanto kaj Ceremonio de 100-jara Jubileo de Fondiĝo de KEA, la 2-a Esperanto-Forumo inter Shanghai kaj Seulo, virtuale


La 52-a Korea Kongreso de Esperanto, 100-jara Jubileo, kaj 2-a Esperanto-forumo inter Shanghai kaj Seulo okazas en sama periodo inter 9a kaj 11a de Oktobro, 2020, tute virtuale. Eksterlandanoj aliĝeblas senpage per sendo de 'nomo, lando, retpoŝtadreso' al "kea.esp.2020@gmail.com", kaj VKK, Virtuala Kongresa Komitato, sendos ligilon antaŭ la kongreso.

3 Eventoj okazas en sama periodo inter 9a kaj 11a de Oktobro 2020, samloke en Hi Seoul Junulara Gastejo(Youth Hostel) de Seulo, Koreio.

La 52-a Korea Kongreso kun temo "La Estonto de Artefarita Lingvo 'Esperanto' en la Epoko de Artefarita Inteligenteco" okazas kiel regule kun prelegoj de spcialistoj je AI kaj Esperanto. Okaze de la speciala jaro por Korea Esperanto-Asocio, nome 100-jara Jubileo de Fondiĝo de la Asocio, kongresanoj spertos ĉeesti ceremonion, memorkunvenojn kaj eldonfeston de la kronologia libro. Krome okazos la 2-a Esperanto-forumo inter 2 urboj Shanghai de Ĉinio kaj Seulo de Koreio, kiu komencis de la lasta jaro 2019 en Shanghai.