Konatiĝu: la Loka Kongresa Komitato de la venonta 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Finnlando
La LKK de la venonta UK. De maldekstre Päivi Saarinen, vicprezidanto, kongresejo; Clay Magalhães, Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) de UEA; Larissa Phileas, junulara programo, reta informado; Börje Eriksson, membro, blindulaj aferoj; Tiina Oittinen, ekskursoj; Synnöve Mynttinen, Lahtiaj aferoj; Tuomo Grundström, prezidanto; Sigrid Kivistö, infana kongreseto; Jukka Pietiläinen, informado; Tiina Kosunen, ĝenerala sekretario, volontuloj; Paula Niinikorpi, arta kunordigo, kasisto.
Mia unua LKK-prezidanteco estis tiu de la 36-a Internacia Junulara Kongreso en mia hejmurbo Raŭmo, Finnlando, en 1980, kaj la dua estas tiu de nia 104-a UK. Tamen, LKK-membrecon kun respondeco pri la Internacia Infana Kongreseto en Tampere en 1995 mi trovas mia kongreskariera pinto.
Mi kalkulas mian esperantistecon ekde 1968, kiam mi memlernis la lingvon kaj malfermis fenestrojn al la mondo. En la movado plenumis diversajn funkciojn, nun prezidanto de EAF."
Tuomo Grundström
Mi kreskis kaj studis en Tallinn, Estonio, edziniĝis Esperante en Finnlando antaŭ kvar jardekoj, iom pli. Miaj du gefiloj estas denaskaj esperantistoj, ankaŭ la genepoj konas Esperanton. En la UK en Tampere en 1995 mi estis teamano pri la IIK. Ties partoprenintoj jam delonge plenkreskis, kaj kelkaj el ili nun estas elstaraj movadanoj – tiaj kreskos ankaŭ la IIK-anoj de Lahtio!"
Sigrid Kivistö
Mi loĝas en la urbo Turku kaj estas prezidanto de la loka klubo kaj sekretario de la landa asocio. En la LKK mi respondecas pri la kongresaj ekskursoj. Mi estas profesia ĉiĉerono en mia urbo kaj regiono en la Sud-Okcidenta Finnlando kaj tiel verŝajne elektiĝis por tiu tasko. Esperanton mi konas jam ekde 1983 kaj preskaŭ tuj komencis uzi la lingvon ankaŭ por gvidaj taskoj. La turisma organizaĵo VisitLahti estas la kunlaboranto pri praktikaj aranĝoj de la ekskursoj. Dum la ekskursoj oni konatiĝos kun vidindaĵoj kaj fenomenoj en Lahtio kaj en la cetera Finnlando. Kiel ĉiam, la ekskursoj kunhavos volontulojn kaj profesiajn ĉiĉeronojn, kiuj aŭ mem rakontos aŭ interpretos laŭbezone. "
Tiina Oittinen
Mi estas esperantisto jam de 35 jaroj kaj aktivis i.a. kiel prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando en tempo, kiam la UK pasintfoje (1995) okazis en Finnlando. Mi estas eksa universitatano kaj nuntempa politika laboranto, laŭ eduko ĵurnalisto kaj tial okupiĝas antaŭ kaj dum la UK pri informado al la gazeta-ro kaj aliaj amaskomunikiloj, al Esperantaj kaj nacilingvaj. La plej grava defio estas kiel interesi ĉefurbajn ĵurnalistojn pri la aranĝo, kiu okazas en la provinco kaj kiel reklami la kongreson al esperantistoj, kaj trovi bonan teamon por la kongresa kuriero."
Jukka Pietiläinen
Esperanto estis ĉiam agrabla hobio por mi kaj mi speciale ĝojis, kiam mi ricevis la ŝancon partopreni la Universalajn Kongresojn kaj ĝui unikan Esperantan atmosferon. Por la venonta UK mi havas la taskon de ĝenerala sekretario kaj respondeculo de volontuloj. Mi volas helpi por organizi sukcesan kongreson."
Tiina Kosunen
Mi havas taskojn de kasisto kaj kunordiganto de artaj programeroj en la LKK. UK estas aranĝo interalie kun Esperanto-kulturo. Mi faros mian eblon por kontribui al tio, ke en nia UK en Lahtio estos abunda kaj varia kultura programo. Ne mankas defioj, sed mi esperas pri bonetosa kaj enhave riĉa aranĝo."
Paula Niinikorpi
Mi estas vicprezidanto de la LKK kaj krome respondecas pri la kongresejo. Mia teamo kaj mi laboras por ke la kongresejo plej eble bone servu la kongreson kaj ĝiajn partoprenantojn. Konsiderante la karakteron de la estonta kongresejo ni eble devas iom kreive plani, sed mi certas, ke la partoprenantoj povos ĝui varman, hejmecan etoson en la kongresejo."
Päivi Saarinen
Mia naskiĝvilaĝo situas en la Lahti-regiono. Mi fariĝis esperantisto en Lahtio en la jaro 1987 kaj estas ekde tiam membro de UEA. Antaŭe mi laboris por la UK en Tampereo 1995 kaj gvidis postkongresan ekskurson al Laponio. Ekde 2004 mi, post jaroj en aliaj urboj, denove loĝas konstante en Lahtio, konas bone la regionon kaj multajn lokajn homojn kaj eblojn."
Synnöve Mynttinen
Kiam mi aŭdis ke la UK okazos en Lahtio, mi sentis devon helpi, kvankam mi antaŭe ne aktivis en Esperantujo. Mi tamen kreskis en Lahtio, parolas Esperanton denaske kaj studis ĵurnalismon, do mi esperas ke kun ĉi tiuj scioj mi povas helpi aranĝi sukcesan kongreson."
Larissa Phileas
La Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj okazos en Lahtio samtempe kun la UK-2019. La IKBE havas parte propran progra-
mon kaj mia tasko estas helpi kune kun la finna societo por vidhandikapitaj esperantistoj, STELETO, la aranĝoj dum ambaŭ kongresoj. Ĉar mi loĝas en Lahtio al mi certe venos multaj demandoj pri la vivo kaj vizitindaj lokoj tie, espereble mi povos kontribui por ke dum nia kongreso la partoprenantoj havu agrablajn spertojn, ne nur videblajn.
Mi ŝatas naturon, silenton kaj pacajn diskutojn pri diversaj aferoj de la vivo, speciale el vidpunkto de daŭripova disvolviĝo. Pri sporto mi bedaŭrinde nenion scias! Mi partoprenis UK nur en Tampereo 1995. "
Börje Eriksson
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la novembra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.