Junulara programo dum la lahtia UK konigos la finnan kulturon

• Larissa Phileas
Oni ofte diras, ke ĉiuj Universalaj Kongresoj de Esperanto similas unu la alian, kaj ke ne indas partopreni pli ol unufoje. Parte tio ĝustas, ĉar la kongresoj havas multajn, ripetatajn tradiciojn; temas ja pri la plej malnova Esperanta renkontiĝo. Tamen dependas multege de tio, en kiu lando la kongreso okazas, ĉar la lando influas la etoson ĉirkaŭ la kongreso: la veteron, la ĉirkaŭajn ne-kongresanojn, la tipajn manĝaĵojn kaj tion, kiuj esperantistoj partoprenas.
Mia unua Universala Kongreso estis tiu en 1995 en Tampereo, sed mi nenion memoras pri ĝi, ĉar mi estis malpli-ol- unujara. Sekvan fojon mi partoprenis UK-on 8-jaraĝa. Pri ĝi mi memoras plej bone la artajn programerojn kaj la tempon pasigitan kun mia itala amikino Laura. Post dek du jaroj dum la centa UK mi renkontis mian estontan edzon.
Por mi la kongresoj neniam konsistis el prelegoj kaj troaj solenaĵoj. Mi ĉiam ĝojis pasigi tempon kun novaj kaj malnovaj Esperantaj amikoj kaj konatoj. Ekde la Rejkjavika kongreso mi plejparte partoprenis nur la junularan programon, kaj kadre de ĝi mi kolektis multajn travivaĵojn.
Kiam mi aŭdis, ke la 104-a UK okazos en Lahtio, la urbo kie mi kreskis, mi volonte akceptis la ĉefan respondecon de la junulara programo. Laŭ mi la junulara programo dum la kongresoj devus esti facila maniero konatiĝi kun aliaj junuloj kaj ankaŭ lerni iomete pri tio, kiel junuloj pasigas la tempon en la kongresa lando.
Tion mi celas ankaŭ nun, mem organizante la junularan programon: doni al la junaj kongresanoj facilan kaj neformalan eblon konatiĝi kun la finna kulturo. Ekskursoj al la arbaroj, vizito al la skimuzeo, gustumado de finnaj frandaĵoj, naĝado en lagoj kaj vesperoj kun finnaj tabulludoj kaj biero konatigos la partoprenantojn de la junulara programo kun finnaj kaj lahtiaj tradicioj. Ĉiu kongresa lando havas ion interesan kaj unikan por proponi al la kongresanoj. En Lahtio la konstanta kaj forta ĉeesto de la naturo estas io speciala, kiu ne troviĝas en multaj aliaj urboj. Kvieta etoso, helaj someraj noktoj kaj pli malrapida vivstilo ol en grandaj metropolaj urboj proponas multajn eblojn al la kongreso mem kaj kompreneble al la junulara programo.
Kvankam la lahtian junularan programon oni planas pensante pri la preferoj de junuloj, ĝi celas amuzi ĉiujn, kiuj sentas sin junaj, fizike aŭ mense. Sendepende de tio, ĉu oni estas juna, maljuna, denaskulo aŭ komencanto, la teamo de lahtiaj junuloj bonvenigas vin elkore partopreni la 104-an Universalan Kongreson kaj ankaŭ ĝian junularan programon.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la februara numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.